20 homoj mortigitaj kaj 69 aliaj vunditaj en atako en libia aerodromo

(GMT+08:00) 2018-01-16 14:37:41     Redaktoro:Yu

Informita persono el la libia medicina departemento konfirmis lunde, ke 20 homoj estis mortigitaj kaj 69 aliaj vunditaj tiutage en atako en la internacia flughaveno en la libia ĉefurbo Tripolo.

La speciala trupo sub la Ministerio de Internaj Aferoj, kiu respondecas pri la sekureco de la flughaveno, publikigis deklaron, dirante, ke la milico Bashir al-Baqarah lanĉis la atakon. Fotoj publikigitaj de la speciala trupo montris, ke multaj tankoj kaj blenditaj aŭtoj estas aranĝitaj en la regionoj ĉirkaŭ la flughaveno, kaj densa fumo leviĝas.

Direktoro de la tripola kampa hospitalo diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke 20 homoj estis mortigitaj kaj 69 aliaj vunditaj en la konflikto, kaj inter ili estis civiluloj. Li aldonis, ke la nombro de mortintoj kaj vunditoj eble kreskos.

La libia civil-aviada administracio diris, ke 5 aviadiloj parkitaj en la flughaveno estis grave difektitaj, kaj la flughaveno restas fermita pro la daŭranta konflikto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin