Xi kaj Trump telefone diskutis pri komerco kaj situacio en Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2018-01-16 15:15:38     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump marde diskutis duflankan komercon kaj la situacion sur la Korea Duoninsulo per telefono.

Xi diris, ke ĉina-usonaj rilatoj konservis ĝeneralan stabilecon kaj akiris gravan progreson en 2017. Teni duflankajn rilatojn sur la vojo de sana kaj stabila disvolviĝo konformas al la interesoj de ambaŭ landoj kaj iliaj popoloj, kaj kongruas kun la komuna aspiro de la internacia komunumo. Li diris, ke la du flankoj devas subteni altnivelajn kaj diversnivelajn interreagojn, doni plenan ludon al la rolo de la kvar altnivelaj dialogaj mekanismoj, kaj okazigi la duan dialogon en taŭga tempo.

La ĉina prezidanto ankaŭ vokis antaŭenigi la kunlaboron inter la du armeoj kaj en leĝefikigo, narkotaĵa regado, kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj kaj kunlaboron sur lokaj niveloj, kaj striktigi komunikadon kaj kunordigon pri gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj.

Trump diris, ke la usona flanko atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj ankaŭ al la usona-ĉina kunlaboro, kaj ĝi volas labori kun la ĉina flanko por pliigi duflankajn interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj, pligrandigi pragmatan kunlaboron kaj konvene trakti problemojn en duflanka komerco por atingi pli grandajn rezultojn en duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin