Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj vizitos Ĉilion kaj Urugvajon

(GMT+08:00) 2018-01-16 19:35:39     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris marde en Pekino, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vojaĝos al Ĉilio kaj Urugvajo.

Wang ĉeestos la duan ministran kunvenon de la Forumo de Ĉinio kaj la Komunumo de Latin-amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj, kiu okazos de la 19a ĝis la 22a de januaro en Santiago, Ĉilio,.

La proparolanto diris, ke Wang faros oficialan viziton al Ĉilio kaj Urugvajo de la 21a ĝis 25a de januaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin