Novaĵoj (Januaro 17)

(GMT+08:00) 2018-01-17 17:49:57     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de januaro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj vokas afrikajn landojn ne preterlasi oportunojn de ĉina-afrika kunlaboro; Ĝenerala sekretario de la UN laŭdas la rolon de Ĉinio en la agado kontraŭ klimatŝanĝiĝo. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris lunde en Sao-Tomeo, ke Ĉinio volas antaŭenigi ampleksan kunlaboron kun Sao-Tomeo kaj Principeo kaj plifortigi komunikadon por protekti komunajn interesojn de la du landoj.

Wang faris la rimarkojn dum intertraktado kun sia paralelulo de Sao-Tomeo kaj Principeo, Urbino Botelho. Wang diris, ke Ĉinio opinias, ke ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj, kaj ĝi subtenas Sao-Tomeon kaj Principeon en esplorserĉo de evoluiga vojo taŭga al la ĝiaj naciaj kondiĉoj. Li esprimis la esperon, ke la registaro kaj ĉiuj rondoj de la afrika lando firme sekvos la principon de unu Ĉinio, kiu servas kiel la kondiĉo de la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sao-Tomeo kaj Principeo, kaj la politikan fundamenton de disvolvado de rilatoj inter la du landoj. Wang diris, ke Ĉinio laboros kun Sao-Tomeo kaj Principeo por plibonigi politikan reciprokan fidon, akceli ampleksan kunlaboron en diversaj kampoj kaj aktive antaŭenigi interpopolajn interŝanĝojn inter la du landoj. Wang diris, ke Ĉinio bonvenigas Sao-Tomeon kaj Principeon, novan membron de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, partopreni en la pintkunveno de la forumo en Pekino ĉi-jare.

Botelho bonvenigis Wang viziti lian landon okaze de unua datreveno de la restarigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Li diris, ke restarigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio estis la ĝusta decido de la registaro de Sao-Tomeo kaj Principeo, kaj ke lia lando firme sekvos la plitikon de unu Ĉinio. Li aldonis, ke kunlaboro en diversaj kampoj inter la du landoj atingis kontentigajn rezultojn en la lasta jaro, kaj ke li sincere esperas, ke la du landoj subtenos bonan tendencon de duflankaj rilatoj, profundigos politikan reciprokan fidon kaj strebos por akiri pli da efektivaj atingoj en duflanka kunlaboro.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj marde vokis afrikajn landojn ne preterlasi oportunojn de ĉina-afrika kunlaboro. En gazetara konferenco en Sao-Tomeo kaj Principeo, Wang diris, ke li esperas, ke ĉina-afrika kunlaboro ne preterlasos iun ajn afrikan landon.

Wang akcentis, ke ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo kaj Tajvano estas integra parto de la ĉina teritorio. Li laŭdis la ĝustan decidon de Sao-Tomeo kaj Principeo pri restarigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio, dirante, ke ekde tiam, interŝanĝoj inter la du landoj rekomenciĝis en ĉiuj kampoj kaj alportis efektivajn profitojn al Sao-Tomeo kaj Principeo. Li diris, ke Ĉinio nun akcelas sian ampleksan kunlaboron kun Afriko sub la kadro de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj la iniciato Zono and Vojo, kaj subtenas la afrikan serĉadon de sendependa disvolvado. Tamen diplomatiaj rilatoj de iuj afrikaj landoj kun Tajvano malhelpis al ili havi normalajn rilatojn kun Ĉinio kaj aliĝi al ĉina-afrika kunlaboro. Wang diris, ke li esperas, ke neniu afrika lando preterlasos la historiajn oportunojn alportitajn de rapide disvolviĝanta Ĉinio. Li aldonis, ke li kredas, ke ĉiuj afrikaj gefratoj staros kun la ĉina popolo en la afero de reunuigo de Ĉinio.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris marde en Pekino, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vojaĝos al Ĉilio kaj Urugvajo. Wang ĉeestos la duan ministran kunvenon de la Forumo de Ĉinio kaj la Komunumo de Latin-amerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj, kiu okazos de la 19a ĝis la 22a de januaro en Santiago, Ĉilio.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres marde laŭdis la rolon de Ĉinio en la tutmonda lukto kontraŭ klimatŝanĝiĝo kaj instigis la landon resti utila en la plifortigita tutmonda ambicio en tiu ĉi kampo.

Guterres diris al raportistoj, "Ni bonvenigas la fortan promeson de Ĉinio al la agado kontraŭ klimatŝanĝiĝo. Ĉinio kompreneble tre gravas pro la dimensioj de sia ekonomio." Li rimarkigis, ke la promesoj faritaj en la Pariza Interkonsento pri klimatŝanĝiĝo estas ne nepre plenumitaj, kaj ke tiuj promesoj ne sufiĉas por limigi tutmondan temperaturan altiĝon en ĉi tiu jarcento sub 2 celsiaj gradoj super antaŭindustria nivelo aŭ eĉ ĝis 1,5 celsiaj gradoj.

Guterres faris la rimarkojn dum parolado pri sia laboro de la jaro 2017 en neoficiala kunveno de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Li rimarkigis, ke nun, konfliktoj estas pli profundaj kaj novaj dangeroj evidentiĝas; la maltrankvilo de la tuta mondo pri nukleaj armiloj estas sur la plej alta nivelo de post la malvarma milito; klimatŝanĝiĝo estas pli intensa; maljusteco grandiĝas; la homaj rajtoj estas serioze atencitaj; naciismo, rasismo kaj ksenofobio leviĝas. Li diris, ke la situacio montris, ke ĉiuj landoj devas unuiĝi kaj kuraĝe trakti defiojn por ke la mondo revenu sur la vojon de normala evoluigo.

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Bahram Qasemi diris marde, ke estas publika interveno en la internajn aferojn de Sirio, ke Usono formas landliman sekurectrupon en la lando. Qasemi urĝis Usonon ŝanĝi sian "detrueman" politikon pri Mez-Oriento.

La irana novaĵ-televido citis la rimarkojn de Qasemi en sia raporto, ke la usona konduto komplikos la situacion en Sirio, kaŭzos malstabilecon kaj eĉ estigos konflikto.

Agentejo de la UN pri Helpo kaj Konstruo al Palestinaj Rifuĝintoj en Proksim-Oriento marde publikigis komunikaĵon, dirante, ke ĝi alfrontas la minacon de Usono per frostigo de monhelpo, tamen ĝi servos plu al palestinaj rifuĝintoj.

Proparolanto de Agentejo de la UN pri Helpo kaj Konstruo al Palestinaj Rifuĝintoj en Proksim-Oriento, Sami Mshasha, diris en la komunikaĵo, ke la agentejo, kvankam afrontanta reduktajn rimedojn, liveros plu gravajn servojn al palestinaj rifuĝintoj, kaj tiu ĉi promeso ne povas esti influita de la usona minaco pri tranĉo de monhelpo al ĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin