Institucio de UN promesas pluan servon al palestinaj rifuĝintoj

(GMT+08:00) 2018-01-17 12:55:10     Redaktoro:Yu

Agentejo de la UN pri Helpo kaj Konstruo al Palestinaj Rifuĝintoj en Proksim-Oriento marde publikigis komunikaĵon, dirante, ke ĝi alfrontas la minacon de Usono per frostigo de monhelpo, tamen ĝi servos plu al palestinaj rifuĝintoj.

Proparolanto de Agentejo de la UN pri Helpo kaj Konstruo al Palestinaj Rifuĝintoj en Proksim-Oriento, Sami Mshasha, diris en la komunikaĵo, ke la agentejo, kvankam afrontanta reduktajn rimedojn, liveros plu gravajn servojn al palestinaj rifuĝintoj, kaj tiu ĉi promeso ne povas esti influita de la usona minaco pri tranĉo de monhelpo al ĝi.

La proparolanto diris, ke la agentejo daŭre liveras al 5,9 milionoj da rifuĝintoj en Cisjordanio, Gazao, Sirio, Libano kaj Jordanio servojn de socio, helpo, medicino kaj eduko. Li akcentis, ke ili ne forlasos palestinajn rifuĝintojn, sed klopodos por protekti la dignon kaj rajtojn de la rifuĝintoj kaj serĉi novan fonton de fonduso.

La 6an de decembro usona prezidento Donald Trump anoncis agnoski Jerusalemon kiel la ĉefurbon de Israelo kaj ordonis komenci la procezon de translokiĝo de la usona ambasadorejo. Palestino esprimis fortan malkontenton kaj bojkotis la usonan decidon per rifuzo de intertraktado kun Israelo. Poste Trump minacis Palestinon per tranĉo de monhelpo al la agentejo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin