Irano akuzas Usonon pri interveno en internajn aferojn de Sirio

(GMT+08:00) 2018-01-17 13:18:49     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Bahram Qasemi diris marde, ke estas publika interveno en la internajn aferojn de Sirio, ke Usono formas landliman sekurectrupon en la lando. Qasemi urĝis Usonon ŝanĝi sian "detrueman" politikon pri Mez-Oriento.

La irana novaĵ-televido citis la rimarkojn de Qasemi en sia raporto, ke la usona konduto komplikos la situacion en Sirio, kaŭzos malstabilecon kaj eĉ estigos konflikto.

La multlanda koalicio gvidata de Usono diris dimanĉe, ke ĝi kaj la ribela Siria Demokratia Trupo kune forĝas landliman sekurectrupon kun ĉirkaŭ 30 000 membroj, kiuj estos disaranĝitaj en la norda kaj orienta regionoj sub la regado de la Siria Demokratia Trupo ĉe la landlimoj kun Turkio kaj Irako kaj en laŭbordaj regionoj de Eŭfrato.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan lunde kondamnis la intencon de la koalicio gvidata de Usono pri formado de landlima sekurectrupo en Sirio. Li diris, ke tio estas danĝera ago, kaj Turkio havas la devon abortigi ĝin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin