Ĉefo de UN vokas mondon reveni sur vojon de normala disvolvado

(GMT+08:00) 2018-01-17 13:46:31     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres diris marde, ke la mondo retroiris en la lasta jaro, kaj ke ĉiuj landoj devas unuiĝi kaj kuraĝe trakti defiojn por ke la mondo revenu sur la vojon de normala evoluigo.

Guterres faris la rimarkojn dum parolado pri sia laboro de la jaro 2017 en neoficiala kunveno de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Li rimarkigis, ke nun, konfliktoj estas pli profundaj kaj novaj dangeroj evidentiĝas; la maltrankvilo de la tuta mondo pri nukleaj armiloj estas sur la plej alta nivelo de post la malvarma milito; klimatŝanĝiĝo estas pli intensa; maljusteco grandiĝas; la homaj rajtoj estas serioze atencitaj; naciismo, rasismo kaj ksenofobio leviĝas. Li diris, ke la situacio montris, ke ĉiuj landoj devas unuiĝi kaj kuraĝe trakti defiojn por ke la mondo revenu sur la vojon de normala evoluigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin