Wang Yi vokas afrikajn landojn ne preterlasi oportunojn de ĉina-afrika kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-01-17 14:24:51     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde voki afrikajn landojn ne preterlasi oportunojn de ĉina-afrika kunlaboro. En gazetara konferenco en Sao-Tomeo kaj Principeo, Wang diris, ke li esperas, ke ĉina-afrika kunlaboro ne preterlasos iun ajn afrikan landon.

Wang estis en Sao-Tomeo kaj Principeo por la lasta stacio de sia novjara afrika vojaĝo. La lando restarigis siajn diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio antaŭ unu jaro post rompo de "diplomatiaj rilatoj" kun Tajvano.

Wang akcentis, ke ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo kaj Tajvano estas integra parto de la ĉina teritorio. Li laŭdis la ĝustan decidon de Sao-Tomeo kaj Principeo pri restarigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio, dirante, ke ekde tiam, interŝanĝoj inter la du landoj rekomenciĝis en ĉiuj kampoj kaj alportis efektivajn profitojn al Sao-Tomeo kaj Principeo. Li diris, ke Ĉinio nun akcelas sian ampleksan kunlaboron kun Afriko sub la kadro de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj la iniciato Zono and Vojo, kaj subtenas la afrikan serĉadon de sendependa disvolvado. Tamen diplomatiaj rilatoj de iuj afrikaj landoj kun Tajvano malhelpis al ili havi normalajn rilatojn kun Ĉinio kaj aliĝi al ĉina-afrika kunlaboro. Wang diris, ke li esperas, ke neniu afrika lando preterlasos la historiajn oportunojn alportitajn de rapide disvolviĝanta Ĉinio. Li aldonis, ke li kredas, ke ĉiuj afrikaj gefratoj staros kun la ĉina popolo en la afero de reunuigo de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin