Ĉefo de UN laŭdas rolon de Ĉinio en agado kontraŭ klimatŝanĝiĝo

(GMT+08:00) 2018-01-17 14:58:33     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres marde laŭdis la rolon de Ĉinio en la tutmonda lukto kontraŭ klimatŝanĝiĝo kaj insitigis la landon resti utila en la plifortigita tutmonda ambicio en tiu ĉi kampo.

Guterres diris al raportistoj, "Ni bonvenigas la fortan promeson de Ĉinio al la agado kontraŭ klimatŝanĝiĝo. Ĉinio kompreneble tre gravas pro la dimensioj de sia ekonomio." Li rimarkigis, ke la promesoj faritaj en la Pariza Interkonsento pri klimatŝanĝiĝo estas ne nepre plenumitaj, kaj ke tiuj promesoj ne sufiĉas por limigi tutmondan temperaturan altiĝon en ĉi tiu jarcento sub 2 celsiaj gradoj super antaŭindustria nivelo aŭ eĉ ĝis 1,5 celsiaj gradoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin