Usono frostigis mondonacon al palestinaj rifuĝontoj

(GMT+08:00) 2018-01-17 18:18:36     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ŝtata Departemento diris marde, ke Usono informis institucion de la UN pri helpado al palestinaj rifuĝintoj, ke ĝi retenos 65 milionojn da usonaj dolaroj por antaŭenigi la reformon de la agentejo.

Proparolanto Heather Nauert diris en gazetara konferenco, ke Usono tiutage sendis leteron al Agentejo de la UN pri Helpo kaj Konstruo al Palestinaj Rifuĝintoj en Proksim-Oriento por informi ĝin pri la decido. Ŝi diris, ke la frostigita sumo estos konservata por venonta konsidero anstataŭ esti nuligita. Ŝi aldonis, ke unu el la aferoj, kiujn Usono ŝatas fari, estas vidi reformojn de la agentejo

Malgraŭ la frostigo, Usono ankoraŭ promesis memvole donaci 60 milionojn da usonaj dolaroj en 2018 por garantii, ke la agentejo ne estos fermita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin