Nova maniero de detala vendado alportas oportunecon de la vivo

(GMT+08:00) 2018-01-18 14:23:22     Redaktoro:Xiong


Oni povas surrete fari aĉeton kaj pagon de freŝaj manĝaĵoj, vestoj, eĉ ornamaĵoj de la domo. En la jaro 2017 la nova maniero de detala vendado ne nur alportas oportunecon de la vivo, sed ankaŭ kreas modelon de la detala komerco en la tuta mondo. Do bonvole aŭskultu la detalan raporton:

Vespere de la 18a de decembro la superbazaro nomata "Hemaxiansheng" estis tre okupata. Sinjoro Gu lerte pagis monon per aplikata programo en sia telefono. Li diris, ke ofte li aĉetas surrete, kaj oni sendas varojn al la pordo. "Kiam mi finas mian labortagon, mi aĉetas freŝajn manĝaĵojn por mia vespermanĝo sur reto, post duona horo, oni sendas tiujn varojn al mia hejmo. En semajnfino, mi venas al la vendejo por vidi, ĉu estas novaj manĝajoj. Oni povas ekscii la produktejojn de la manĝaĵoj, kio nin trankviligas."

La aĉeta maniero de sinjoro Gu reflektas senĉesan pliboniĝon de la konsuma modelo en la ĉina socio. Xing Zhihong, proparolanto de la ĉina statistika buroo, diris: "Antaŭe iam aperis la problemo, ke surreta komercado influas la entan komercadon. Sekve de la boniĝo de la ekonomio kaj vigleco de la merketa bezono, ekde ĉi-jaro la enta komercado evoluas tre bone."

La superbazaro "Hemaxiansheng" estas ekzemplo de la ideo "nova detala vendado" metita de Ma Yun, kiu estas prezidanto de direkcio de la kompanio Alibaba.

En la jaro 2017, ne nur Alibaba, sed ankaŭ aliaj famaj retkomercaj kompanioj praktikis novan manieron de la detala vendado simila al la ideo starigita de Ma Yun.

Chu Yin, esploranto de pensa tenejo pri Ĉinio kaj tutmondiĝo, opinias, ke la apero de tiu nova maniero de la detala vendado havas rilatojn al la ĉina ekonomia disvolviĝo.

Chu Yin diris: "Konsumado jam fariĝis la plej ĉefa bazo de la ekonomia kresko. La surreta konsumado havas grandan problemon, tio estas: malalta prezo, malalta profito kaj terure preza konkuro."

Samtempe ĉina komerca ministerio publikigos kadron de teknika kreo en detala vendado kaj ekzemplan kazon de teknika apliko. Tio fortigos aplikon de la avangarda tekniko en la entreprenoj kun detala vendado, por ke ili pli bone adaptiĝos al ĉiam pli leviĝanta bezono de la konsumado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin