Novaĵoj (Januaro 18)

(GMT+08:00) 2018-01-18 17:57:59     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18a de januaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio vidis pli ekvilibran translandliman kapital-fluon en 2017; La KDPR konfirmis interkonsenton kun Sud-Koreio pri partopreno en la Vintraj Olimpikoj. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉinio vidis pli ekvilibran translandliman kapital-fluon en 2017, ĉar la volo pri aĉeto de la usona dolaro malfortiĝis danke al la plifortiĝanta fido pri juano kaj la enlanda ekonomio.

Laŭ la Ŝtata Administracio de Fremdlandaj Valutoj, la deficito de ĉinaj bankoj en fremdvaluta kontreguligo evidente reduktiĝis en la lasta jaro.

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) merkrede konfirmis interkonsenton kun Sud-Koreio pri la skaloj kaj agadplanoj de la partopreno de la KDPR en la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang en la venonta monato.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris, ke la labornivela intertraktado inter la KDPR kaj Sud-Koreio merkrede en la Paca Domo sur la suda flanko en la armistica vilaĝo de Panmunjom studis la praktikajn aferojn rilatajn al la sukcesa okazigo de la 23aj Vintraj Olimpikoj kaj adoptis komunan gazetaran komunikaĵon.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris, ke la komunikaĵo tuŝas la skalojn kaj agadplanojn de delegacio de la Nacia Olimpika Komitato, sportista teamo, huraa grupo, taekvond-prezentada grupo kaj ĵurnalista delegacio de la KDPR por partopreno en la 23aj Vintraj Olimpikoj, la sud-korean liveradon de oportunoj al ili kaj la sendon de delegacio de la KDPR por surloka esploro.

La gazetara departemento de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede publikigis komenton, dirante, ke la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el 20 landoj marde en la kanada urbo Vankuvero ne povas alporti pozitivan rezulton, sed plialtigas la streĉecon en la Korea Duoninsulo.

Marde en Vankuvero, Kanado kaj Usono kune okazigis la tiel nomatan ministran kunvenon pri la sekureco kaj stabileco en la Korea Duoninsulo. Ministroj pri eksterlandaj aferoj el 20 landoj diskutis pri maksimuma premo kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko. La kunvenon ĉeestis ankaŭ landoj, kiuj aliĝis aŭ donis helpon al la armeo de la UN dum la Korea Milito.

La komento diris, ke la kunveno ne invitis Rusion kaj Ĉinion, sed asertis en deklaro, ke Rusio kaj Ĉinio havas specifan respondecon prezenti longtempe efikan solvon al la nuklea demando de la Korea Duoninsulo. La kunveno tute ignoris la fakton, ke jam en julio en 2017, rusa kaj ĉina ministroj pri eksterlandaj aferoj publikigis komunan deklaron pri la nuklea demando de la Korea Duoninsulo, farante la iniciaton "ĉesigo kontraŭ ĉesigo". Ili vokis al la internacia komunumo subteni la iniciaton. Ĝis nun ankoraŭ neniu alia lando proponis novan solvon.

La maratona leĝprojekto pavimanta la vojon por la eliro de Britio el la Eŭropa Unio trapasis ŝlosilan stadion en la Ĉambro de Reprezentantoj merkrede nokte.

Per subteno de 324 parlamentanoj, kaj opono de 295 parlamentanoj, la registara plimulto de nur 29, la leĝprojekto pri Eliro de la EU intencas konverti la tutan eŭropan leĝon al brita leĝo.

La leĝprojekto estas submetita al la Senato, kie ĝi spertos pli striktan ekzamenon kaj defiojn el EU-favoraj neelektitaj egaluloj.

Sed politikaj komentistoj diris, ke la aprobo de la leĝprojekto en la Ĉambro de Reprezentantoj estis grava mejloŝtono sur la vojo de la eliro de Britio.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson diris merkrede, ke Usono konservos sian militan ekziston en Sirio.

"Konservo de milita kaj diplomatia ekzisto en Sirio estas grava por nia nacia defendo," Tillerson diris dum sia prelego pri la siria demando en Stanford-Universitato, Kalifornio.

"Preskaŭ ĉiuj teritorioj en Irako kaj Sirio iam regitaj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato estis liberigitaj, kaj la Islama Ŝtato ne povis reakiri unu futon da tiu tero," Tillerson diris en la prelego, kiu estis publikigita de la usona Ŝtata Departemento.

Tamen, la usona diplomatia ĉefo atentigis, ke la radikala grupo ankoraŭ ne estis komplete disvenkita, kaj Usono daŭrigos la partoprenon kiel rimedon por protekti siajn interesojn de nacia sekureco.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede emfazis la gravecon de internacia interkonsento pri la nuklea demando de Irano okaze de la dua datreveno de la interkonsento.

Stephane Dujarric, proparolanto de Guterres, diris en deklaro, ke la ĝenerala sekretario restas konvinkita, ke la Komuna Ampleksa Agadplano estas la plej bona maniero por certigi la ekskluzive pacan naturon de la nuklea programo de Irano kaj realigi la promesitajn palpeblajn ekonomiajn profitojn por la irana popolo.

La Komuna Ampleksa Agadplano aludas la interkonsenton pri la irana nuklea demando, atingitan en Vieno en julio de 2015 inter Irano kaj la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN plus Germanio.

Proparolanto de la libia mararmeo diris, ke la libia marborda gardistaro merkrede savis 234 neleĝajn enmigrintojn en la maro proksima al la libia okcidenta marbordo.

La mararmea proparolanto Ayob Qassem diris al la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua, ke marbordaj gardistoj de Tripolo sukcese savis 234 enmigrintojn el arabaj kaj afrikaj landoj, inkluzive de virinoj kaj infanoj, kiuj estis sur du rompitaj kaŭĉukaj ŝipoj.

La savado estis efektivigita en du apartaj fazoj. La unua boato estis savita norde de la regiono Mellita, kaj la dua ŝipo estis savita norde de la urbo Zuwara, 120 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo Tripolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin