KDPR konfirmis interkonsenton kun Sud-Koreio pri partopreno en Vintraj Olimpikoj

(GMT+08:00) 2018-01-18 13:00:02     Redaktoro:Yu

La Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) merkrede konfirmis interkonsenton kun Sud-Koreio pri la skaloj kaj agadplanoj de la partopreno de la KDPR en la Vintraj Olimpikoj en Pyeongchang en la venonta monato.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris, ke la labornivela intertraktado inter la KDPR kaj Sud-Koreio merkrede en la Paca Domo sur la suda flanko en la armistica vilaĝo de Panmunjom studis la praktikajn aferojn rilatajn al la sukcesa okazigo de la 23aj Vintraj Olimpikoj kaj adoptis komunan gazetaran komunikaĵon.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo diris, ke la komunikaĵo tuŝas la skalojn kaj agadplanojn de delegacio de la Nacia Olimpika Komitato, sportista teamo, huraa grupo, taekvond-prezentada grupo kaj ĵurnalista delegacio de la KDPR por partopreno en la 23aj Vintraj Olimpikoj, la sud-korean liveradon de oportunoj al ili kaj la sendon de delegacio de la KDPR por surloka esploro.

La intertraktado, la tria inter la du flankoj en 10 tagoj, estis ĉeestata de delegacio de la norda flanko gvidata de Jon Jong Su, vicprezidanto de la Komitato por Paca Reunuigo de la Lando kaj delegacio de la suda flanko kun Chun Hae -sung, vicministro pri reunuigo kiel la ĉefdelegito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin