Novaĵoj (Januaro 19)

(GMT+08:00) 2018-01-19 17:17:07     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19a de januaro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio bonvenigas pluan dialogon inter KDPR kaj Sud-Koreio;Ĝenerala sekretario de la UN avertis pri pliiĝanta minaco de amasdetruaj armiloj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde en regula gazetara konferenco, ke lastatempe la nordo kaj la sudo de la Korea Duoninsulo venis en akordon pri partopreno de la Korea Demokratia Popola Respubliko en la Vintraj Olimpikoj, kiuj okazos en la sud-korea gubernio Pyeongchang en la venonta monato, kaj ambaŭ esprimis volon fari pluan dialogon pri aliaj temoj por mildigi la streĉecon en la duoninsulo, kaj Ĉinio esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj kaptos la okazon por instigi al repacigo kaj intertraktado.

Irana ministro pri laboro, kunlaboro kaj socia bonfarto Ali Rabiei diris, ke Irano dankas Ĉinion pro ĝiaj klopodoj por serĉado de la malaperintaj iranaj maristoj de la cisternoŝipo Sanchi.

En dankletero sendita merkrede al ĉina ambasadoro al Irano Pang Sen, Rabiei diris, ke Ĉinio faris grandajn penojn por savi la ŝipanaron de Sanchi kaj estingi la fajron sur la cisternoŝipo. Rabiei diris, ke kiel reprezentanto de irana prezidento, kaj prezidanto de la irana komitato pri enketo de la okazaĵo, li, en la nomo de la irana registaro kaj la irana popolo, esprimas sinceran dankon al la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, precipe al la ĉina personaro, kiu riskis sian vivon kaj faris ĉian penon por savi la cisternoŝipon sub la minaco de venena gaso kaj eksplodo.

La cisternoŝipo Sanchi, kiu portis 136 mil tunojn da malpeza nafto el Irano, koliziis kun CF-Crystal, kargoŝipo registrita en Honkongo, ĉirkaŭ 300 kilometrojn oriente de la estuaro de Jangzio la 6an de januaro.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, ĵaŭde avertis, ke minacoj de amasdetruaj armiloj ŝajne kunigas forton en la nuna mondo.

Guterres diris al la Sekureca Konsilio de la UN, ke la tutmondaj maltrankviloj pri nukleaj armiloj estas sur la plej alta nivelo de post la Malvarma Milito. Ĉi tiuj minacoj inkluzivas, ke la fido pri nukleaj kaj aliaj demandoj inter Usono kaj Rusio daŭre malfortiĝas; la irana nuklea interkonsento estas pridubata; la uzo de kemiaj armiloj en Sirio serioze defias la tutmondan tabuon kontraŭ ĉi tiuj amasdetruaj armiloj.

La ĝenerala sekretario rimarkigis, ke la minacoj de amasdetruaj armiloj kaj iliaj transportrimedoj okazas en la medio de pliiĝantaj militaj buĝetoj kaj la troa akumuliĝo de armiloj, kaj ili kuniĝas kun serioza kresko de regionaj streĉoj.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke estas kontraŭleĝa la milita ekzisto de Usono en Sirio, kaj la siria registaro ne bonvenigas Usonon partopreni en ĝia rekonstruado.

Usona ŝtatsekretario Rex Tillerson diris merkrede, ke Usono konservos sian militan ekziston en Sirio. La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro responda al Usono, ke la milita ekzisto de Usono en Sirio malobservas internacian leĝon kaj atencas alies suverenecon, kaj ĝia vera intenco ne estas elimini la ekstremisman grupon Islama Ŝtato, sed estas ŝirmi ekstremismajn grupojn.

La deklaro diris, ke Usono alportas al Sirio nur sangadon kaj suferon, kaj Sirio absolute ne povas inviti Usonon partopreni en ĝia rekonstruado. La deklaro akcentis, ke la rekonstruado de Sirio ne bezonas eĉ unu cendon da usona dolaro, ĉar ĝi estas makulita per la sango de la siria popolo. La deklaro aldonis, ke ajna politika solvo al la siria demando devas respondi al la apelacioj de la siria popolo, sed ne estas por realigi komplotojn kaj interesojn de eksteraj fortoj.

Ramzy Ezzeldin Ramzy, speciala vicsendito de ĝenerala sekretario de la UN pri Sirio, diris ĵaŭde en Damasko, ke la siria registaro ĉeestos la intertraktadon pri la siria demando, kiu okazos ĉi-monate en Vieno.  

Ramzy diris tion en gazetara konferenco post renkontiĝo kun siria vicministro pri eksterlandaj aferoj Faisal Makdad. Li diris, ke la siria registaro jam konfirmis sian ĉeeston al la viena intertraktado. Li esperis, ke ambaŭ la siria registaro kaj la opozicio ĉeestos la intertraktadon en pozitiva kaj konstruema maniero, ĉar sukceso de la viena intertraktado helpos sukcesigi la nacian dialogon, kiu komenciĝos en la fino de tiu ĉi monato.

Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la UN pri Sirio, diris merkrede, ke li jam invitis la sirian registaron kaj la opozicion sendi delegaciojn al la speciala intertraktado kune kun delegacio de la UN en Vieno de la 25a ĝis la 26a de januaro. La intertraktado iros en la kadro de la ĝeneva intertraktado kaj fokusiĝos pri temoj koncernaj al revizio de konstitucio.

Proparolanto de la Instituto pri Usono sub la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) ĵaŭde kondamnis Usonon, ke laŭ ĝia iniciato lastatempe en Vankuvero okazis kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj el 20 landoj, kiu fokusiĝis pri la demando de la Korea Duoninsulo. La proparolanto diris, ke kiam la tuta mondo aklamas la degeligon de interkoreaj rilatoj kaj la aperon de simptomoj mildigantaj la streĉecon sur la duoninsulo, Usono kunvokis landojn aliĝintajn al la Korea Milito por diskuti kiel plifortigi premon kontraŭ la KDPR, intencante provoki novan militon sur la duoninsulo. La proparolanto aldonis, ke el la kunveno oni povas vidi, ke publike Usono elbuŝigis sian volon pri dialogo, sed fakte ĝi intencis fajrigi la flamon de milito sur la duoninsulo.

Ĝenerala sekretario de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo Saeb Erekat vokis la Eŭropan Union preni sur sin respondecon savi la procezon de palestina-israela paco.

Erekat faris la alvokon dum renkontiĝo kun delegitoj de membroŝtatoj de la EU al Palestino ĵaŭde en la urbo Ramallah. Li diris al raportistoj post la renkontiĝo, ke li vokis la EU preni efikajn kontraŭrimedojn kaj agojn por protekti la fundamentajn principojn pri realigo de palestina-israela paco. Li klarigis, ke tiuj principoj inkluzivas la "du-ŝtatan solvon" kaj la fondon de sendependa palestina ŝtato kun Orient-Jerusalemo kiel la ĉefurbo surbaze de la landlimoj de la jaro 1967.

Erekat diris, ke Palestino esperas akiri helpon de la EU por plenigi la grandan breĉon, kiun kaŭzis la redukto de usonaj monhelpoj al Palestino kaj la Agentejo de la UN pri Helpo kaj Konstruo por Palestinaj Rifuĝintoj en Proksim-Oriento. Li aldoni, ke la frostigo de monhelpo akrigos la lokan malriĉecon, ekscitos ekstreman penson kaj kondukos la regionon kaj eĉ la mondon al daŭra malkvieto kaj milito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin