(video) Teo kaj Amo en Lin'an - Strategia Forumo de UEA kaj Poemokoncerto

(GMT+08:00) 2018-01-23 13:20:27     Redaktoro:Ĝoja

La 23-an de oktobro, 2017, en la urbeto Lin'an okazis sinsekve Strategia Forumo pri Orientazia Movado kaj Poemokoncerto por Zamenhof-Jaro.

Tuttage en la Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato okazis la 2-a Strategia Forumo de UEA pri Orienta Movado, en ĝi partoprenis Mark Fettes, prez. de UEA, Lee Jungkee, estrarano de UEA, Inumaru Fumio, vicprez. de KAEM, Chimedtseren Enkhee, sekretario de KAEM, Wang Tianyi, prez. de IKEF kaj Gong Xiaofeng (Arko), vicprez. de ILEI. Ili interŝanĝis opiniojn kaj ideojn por progresigi la movadon de Esperanto en Orienta Azio, ankaŭ traktis iom situacion en Centra kaj Suda Azio.

Vespere te-amo-anoj, kiuj venis por la 2-a filmfestivalo Teo kaj Amo, kunfestis kun universitataj studentoj kaj instruistoj per la maniero de voĉlegado de poemoj esperantaj kaj ĉinaj kaj koncerto. Aparte ĉinaj ilustristoj Chenling kaj Li Kun kreis tri ilustraĵojn por la poemoj La VojoLa Homoj kaj la Sezonoj kaj La Himno.

En tre amika kaj varma etoso finiĝis la gaja tago.


La Himno


La Vojo


La Homo kaj la Sezonoj

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin