Artefarita intelekto helpas Ĉinion por ekonomia transformiĝo

(GMT+08:00) 2018-01-22 17:36:17     Redaktoro:祃璟琳

La ĉefa celo de artefarita intelekto estas altigi efikecon kaj plibonigi la vivon de la homaro. Dank' al teknologia disvolviĝo de preskaŭ 60 jaroj, artefarita intelekto sendube estas la tendenco rapide disvolviĝanta kaj plej atentata de la mondo. En Ĉinio, artefarita intelekto jam iris de laboratorio al la vivo de la homoj kaj fariĝis granda potenco kiu antaŭenigas teknologian reformon, industrian altiĝon kaj progreson de la socio.

En la robota klasifika centro de Jingdong en la urbeto Mayong, Dongguan-urbo, Guangdong-provinco, 300 robotoj enorde prenas, transportas kaj distribuas varojn sur la ĉenstablo area je 1 200 kvadrataj metroj. La artefarita intelekta laboro de robotoj multe altigas efikecon kaj precizecon de la klasifikado. Respondeculo de la centro Mo Jianmin konigis:

"Ĉiu varo havas strikodon, kiun la roboto skanas kaj povas distingi ĝian originon de la varo."

En la pasinteco, la klasifikado estis farita de homoj, estis malalta la efikeco kaj ofte aperis eraroj. Intelekta roboto multe plibonigis la situacion. Nun la klasifika centro povas trakti 40 aŭ 50 milojn da varoj kaj ĉiuhore klasifikas maksimume 12 000 varojn, kio estas trioble aŭ kvaroble pli efika ol tiu de laborantoj kaj la proporcio de precizeco estas 100%. Laboranto de la departemento pri transporto Yang Shaopeng diris:

"Ĉiuj niaj robotoj estas regataj de reguliga sistemo. Per la strikodoj, la robotoj povas koni pozicion de la varoj kaj la sistemo povas ordoni la robotojn transporti la varojn laŭ difinita linio."

Sekve de altiĝo de la kapablo de artefarita intelekto kaj disvolviĝo de nuba komputado, granda datumo, interreto de varoj kaj koncernaj industrioj, la industrio de artefarita intelekto de Ĉinio eniris la periodon de trarompon kaj aperis amaso da novaj produktoj kaj servoj. Samtempe kunfandiĝo de artefarita intelekto kaj tradicia industrio multe altigis efikecon, antaŭenpuŝis ekonomian transformiĝon kaj fariĝis nova movforto de kreiva disvolviĝo de Ĉinio. La translanda entrepreno Accenture estas la monde plej granda kompanio pri administra konsultado kaj informatika teknologio, ĝenerala direktoro de la kompanio pri informatika teknologio en Ĉinio Chen Xiaobing alte taksis rolon de artefarita intelekto al la ĉina ekonomio. Li diris: "Lastatempe ni publikigis raporton pri akcelo de ĉina ekonomia kresko per artefarita intelekto. Ni planas multigi ekstran enspezon de 7 100 miliardoj da usonaj dolaroj per artefarita intelekto en 2035. En pasintaj 20 jaroj, ni trovis, ke pli kaj pli malmultiĝos la marĝena utileco de laborforta dividendo kaj kapitala investo, tamen la plej granda diferenco de artefarita intelekto kaj tradicia ekonomia kresko estas kunfando de labora produktkapablo, kapitalo kaj komunumo, realiĝos la kresko de tiuj elementoj en venontaj jaroj."

Yitu Scienctekniko estas entrepreno pri novigado kaj teknika ekspluatado de artefarita intelekto de komputila vidpovo kaj naturaj lingvoj kaj sin dediĉas al konstruado de pli sekura, sana kaj facila mondo. Ĉe enirejo de la kompanio estas uzata la vizaĝdistinga tekniko por anstataŭi la registran sistemon de laborantoj. Ĝenerala direktoro de la kompanio Sha Yang konigis: "Jen venas tri laborantoj kaj la sistemo kaptos iliajn vizaĝojn kaj distingos ilin en la datumaro de la sistemo."

Nun la sistemo estas aplikata ankaŭ en sekurigo, kuracado, financo kaj aliaj publikaj servoj. Krom aplikado de softvaroj, la esplorado pri artefarita intelekto de Ĉinio ankaŭ faris trarompon en hardvaroj. Komence de novembro 2017, la sciencteknika kompanio sub Ĉina Akademio pri Sciencoj publikigis tri novajn ĉipojn kun profunda lerna tekniko, kiuj povas esti uzataj en bilda distingo, intelekta kondukado, robot-aviadilo, traktado de naturaj lingvoj kaj aliaj ĉefaj kampoj de artefarita intelekto. Unua plenuma direktoro de la kompanio, esploristo de la Esplorejo de Komputado sub Ĉina Akademio pri Sciencoj Chen Tianshi konigis: "Tradicia traktilo povas plenumi multajn aferojn, sed ne tiel lertas en ĉiu faro. Ni celas krei specifan ilon per artefarita intelekto, kiu aparte solvos la demandojn de artefarita intelekto."

En pasintaj 20 jaroj, disvolviĝo de interreto faciligis la informan komunikon. Estonte sekve de maturiĝo de teknikoj de nuba komputado, granda datumo kaj vara interreto, eblos ligado de la homo kun la objektoj kaj la artefarita intelekto ludos pli pozitivan rolon kaj helpos la homaron sin liberigi de komplika laboro kaj multe altigos la produktan efikon. Specialisto pri artefarita intelekto Li Haoyang diris: "En la pasintaj jaroj, Ĉinio akiris sukcesan reformon en industrio de interreto. La venonta dekjaro estas epoko de artefarita intelekto, kiu funkcios ne nur en diversaj fakoj kaj altigos efikon de tradiciaj industrioj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin