Entreprenada rakonto de Luo Fuhua kaj ŝia filino

(GMT+08:00) 2018-01-23 10:35:05     Redaktoro:Selena

Restoracio de Luo Fuhua

En la vilaĝo Hecun de la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan, iu ligna domo kaj najbara duetaĝa fabrikdomo estas tre okulfrapaj, kaj ilia posedanto estas Luo Fuhua, virino de la lisu-a etnogrupo. Ĉi tie ŝi funkciigas sian restoracion, kiu regalas pasantojn kaj turistojn per etnaj manĝaĵoj, kaj ŝi ankaŭ starigis sian firmaon pri produktoj el herbeca planto. Nun bonvole aŭskultu detalan raporton.

Parolante pri la nuna vivo, Luo Fuhua estas tre emociita. Ŝi diris:

"Mi, la unua funkciigas tian restoracion en la vilaĝo, la nuna vivo estas tre kontentiga por mi. Antaŭe mi nur plantis maizojn kaj sekigitajn tabakojn, la enspezoj estis tre malmultaj. Plie la terkulturado forte dependis de la vetero kaj pro tio mia enspezo ne estis stabila. En tiu periodo, miaj du gefiloj vizitis ĉiu sian lernejon, mi eĉ havis nenian rimedon por ilin vivteni."

La etna grupo Lisu estas unu el 9 rekte transiraj etnoj konfirmitaj de Yunnan-provinco. "Rekte transira etno" aludas, ke tiuj etnoj transpasis de primitiva socio en la komenco de la 50aj jaroj de la pasinta jarcento rekte al la nuna socialisma socio. Limigite de historiaj kaj naturaj faktoroj, tiuj etnoj ĝenerale konservas malprogresintan produkton kaj malfacilajn vivkondiĉojn, kaj civitanoj de Lisu estas tre malriĉaj. En 2011 la ŝoseo, kiu kondukas al la fama budhisma monto Jizu, estis malfermita kaj alportas oportunon al Luo Fuhua.

La ŝoseo, kiu kondukas al la fama budhisma monto Jizu

Pro proksimo al la fama monto, la restoracio de Luo Fuhua estis tre prospera tuj post malfermiĝo. Turistoj el diversaj lokoj de Ĉinio kaj eĉ el aliaj landoj venis al la restoracio por ripozi. Luo Fuhua diris, ke ŝi tagoposttage ne tiel hontis antaŭ tiuj turistoj pro veno de pli kaj pli multaj homoj, ŝi eĉ povas demandi ilin: ĉu la safaĵo vaporkuirita per la etna rimedo, estas laŭ ilia gusto. La restoracio statis bone, tiam Luo Fuhua uzis la liberan tempon por teksi kanaban tolon. Ŝi metis la teksimaŝinon antaŭ la restoracio por fari teksadon kiam la restoracio havis relative malmultajn klientojn. Teksi tolaĵojn per herbeca planto estas tradicia metiarto de multaj virinoj de minoritataj etnoj, kaj la lisuoj estas ne esceptaj. Kvankam la nunaj vivkondiĉoj estis plibonigitaj, ili ne plu bezonas teksi tolaĵojn por kontentigi ĉiutagajn uzaĵojn, tamen la tradicio estas konservita en kelkaj familioj. Estas surprizite, ke multaj turistoj interesiĝas pri tiaj vestoj kaj ornamoj faritaj per la herbeca planto.

"Estas ne atendite, ke la maŝino forte logas turistojn. Mi tute ne havas la ideon vendi tiajn vestojn, mi nur ne volas esti tiel libera."

Vestoj kaj ornamoj faritaj de la herbeca planto

Materialoj uzataj de Luo Fuhua por fari vestojn estas el iu herbeca planto de la ĉina sudokcidenta landparto. La lisuaj virinoj inventis tian tekslertecon kaj heredis ĝin de generacio al generacio. Ili elkokonigas silkon el folioj de la herbeca planto kaj kun kanaba fadeno tordas ŝnuron por fari tradiciajn lisuajn vestojn. Pro la komplika procezo, oni ĝenerale bezonas kelkajn monatojn por fari unu veston. Iufoje rekomendite de la loka registaro, Luo Fuhua ĉeestis iun foiron en la ĉefurbo Kuiming de Yunnan-provinco. En la foiro, iu komercisto volas subskribi kontrakton je 20 miloj da juanoj kun ŝi, postulante, ke ŝi donas 20 vestojn en 20 tagoj. En tiel malmultaj tagoj ne eblas por ŝi fari tiel multajn vestojn, ŝi havis neniun alian elekton ol forlasi la negocon. Venis al Luo Fuhua la ideo grandigi la skalon de entrepreno.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin