La pejzaĝejo Yulong mildigis la malriĉecon de la lokaj loĝantoj

(GMT+08:00) 2018-01-23 10:39:26     Redaktoro:Xiong

La vilaĝanoj revenis hejmon. Danke al la trejnado kaj helpo de la administra komitato de la neĝkovrita monto Yulong, ili disvolvis karakterizajn agrikulturon kaj brutobredadon. Nun la kultivata areo atingis 2500 muojn. Kaj aliaj vilaĝanoj havis postenojn en la vidindejo de la neĝkovrita monto Yulong. He Yunfeng, ĝenerala direktoro de la kompanio Gaoyuanhong, diris, ke nun pli ol 600 vilaĝanoj de la vilaĝo Jiazi havas laborlokojn en la regiono de la neĝkovrita monto Yulong. Ili havas enspezon de 30 mil ĝis 40 mil juanoj.

He Yunfeng diris: "Nun nia kompanio havas 326 laborantojn, ili ĉefe estas loĝantoj en la komunumo Jiazi. La salajro de la laboranto estas ĉirkaŭ 3000 aŭ 4000 juanoj en monato. Ĉiumonate ili havas 8 liberajn tagojn kaj ĉiujare havas turismajn aktivadojn organizatajn de nia kompanio."

Krom okupiĝis pri servaj laboroj en la pejzaĝejo, iuj vilaĝanoj partoprenis en prezento "Impreso Lijiang". Yang Shujun, vilaĝano en la gubernio Yulong, diris, ke li ŝatas danci kaj jam partoprenis en la prezento "Impreso Lijiang" dum 12 jaroj.

Yang Shujun diris: "Mia familio estis tre malriĉa. Nun post kiam mi partoprenis en la prezento 'Impreso Lijiang', mi ricevis multajn atingojn. La enspezo almenaŭ estas 3000 juanoj en monato. Iam mi prezentis 4 fojojn en unu tago, mia enspezo estas 5000 juanoj en monato."

En 2016 la vilaĝo Jiazi mildigis la malriĉecon. Nun la enspezo de la komunumo Jiazi situas en la unua loko de la gubernio Yulong. Samtempe la lokaj entreprenoj donacis kapitalojn por helpi la malfacilajn lernantojn. Ĉiujare ili donacis 150 mil juanojn por tiuj lernantoj.

Krome por efike utiligi la riĉaĵojn de la neĝkovrita monto Yulong, oni fondis la edziĝfotografian kompanion en Lijiang Ganziganban en 2017. Sume 2453 vilaĝanoj havas akciojn de la kompanio. Ĉiutage la kompanio akceptis vizitantojn de 50 paroj. De januaro en ĉi-jaro, la totala enspezo de la kompanio superis 2.5 milionojn da juanoj. Pri la disvolvo en la estonteco, Yang Hongguang, ĉefadministranto de akceptejo de la kompanio, diris:

Yang Hongguang diris: "Nun ĝi estas fotografia kompanio. Poste, ni volas establi altnivelan laborejon por servi al niaj vizitantoj."

En la pejzaĝejo de la neĝkovrita monto Yulong laborantoj en uniformoj liveras profesian servon al la vizitantoj, kiuj faris ampromeson sub la neĝkovrita monto kaj alportis la fotojn de la plej bela pejzaĝo al hejmo.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin