Novaĵoj  (Januaro 23)

(GMT+08:00) 2018-01-23 16:53:31     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 23a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK estas petitaj fari proponojn pri revizio de konstitucio; usona vicprezidento Pence deklaris transloki ambasadorejon el Tel-Avivo al Jerusalemo antaŭ la fino de la venonta jaro. Sekve estos la programero Tra la Mondo, en kiu vi aŭdos la raporton pri la rilatoj inter Esperanto kaj Unesko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe posttagmeze la Gvida Grupo de Partiaj Membroj de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco okazigis kunvenon por studi la spiriton de la dua plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato, prezidis la kunvenon.

La kunveno akcentis, ke la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco devas subteni la gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio, plifortigi konscion pri leĝa regado kaj plenumi sian devon en la kadro de la konstitucio. Kiel la plej supera politika konsultiĝa institucio, la Nacia Komitato devas plene kompreni ĝeneralan postulon kaj principon pri la revizio de la konstitucio kaj efektivigi tion dum la amendo de la Statuto de la ĈPPKK. Cetere la Nacia Komitato faros proponojn pri la revizio de la konstitucio.

En la pasintaj jaroj, la ĉina iniciato Zono kaj Vojo kaptis titolojn en la tuta mondo, kaj latinamerikaj kaj karibaj landoj donis specialan atenton kiel la iniciato povus esti etendita al la regiono.

Lunde, ministroj pri eksterlandaj aferoj el Ĉinio kaj membroj de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Landoj (KLKL) kolektiĝis en la ĉilia ĉefurbo Santiago por la 2a Ministra Kunveno de la Forumo de Ĉinio kaj la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Landoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulon al la 2a Ministra Kunveno de la Forumo de Ĉinio kaj la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Landoj, kiam ĝi malfermiĝis en Santiago. En la mesaĝo, Xi vokis latinamerikajn landojn aktive partopreni en la iniciato Zono kaj Vojo kaj malfermi transpacifikan vojon de kunlaboro, kiu kunligas Ĉinion kaj Latin-Amerikon pli strikte. Xi ankaŭ emfazis la sukceson de la plano pri kunlaboro, kiun estis celebrita dum la 1a Forumo de Ĉinio kaj la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Landoj en Pekino en 2015, kaj ankaŭ rimarkigis ke Ĉinio volas antaŭeniri kune kun la komunumo kaj striktigi la duflankajn rilatojn.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en la inaŭguro, ke la Forumo de Ĉinio kaj la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Landoj akiris rimarkindan atingon danke al persisto de la du flankoj pri reciproka respekto kaj egaleco, kunlaboro kaj komuna disvolvado.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde, ke Ĉinio aprezas la rimarkojn de la indonezia ministro pri defendo pri la demando de la Suda Ĉina Maro kaj konservos pacon kaj stabilecon kune kun rilataj partioj.

Hua faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco responde al la lastsemajna parolado de indonezia ministro pri defendo Ryamizard Ryacudu.

Laŭ raportoj, Ryacudu faris ĉeftonan paroladon en la Raisina Dialogo 2018 en Novdelhio, dirante, ke la situacio en Suda Ĉina Maro mildiĝis, kaj la nuna stato bezonas esti konservata. Li rimarkigis, ke Indonezio aprezas la bonvolon de Ĉinio pri malfermo kaj ĝian avidon labori kune por fortigo de la sekureca arkitekturo de la regiono.

Hua diris, ke la vortoj de Ryacudu reflektis la aktivan kaj sinceran volon de Ĉinio kaj la landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj pri komuna protekto de paco kaj stabileco en la Suda Ĉina Maro.

Usona vicprezidento Mike Pence lunde faris paroladon al la israela parlamento, promesante, ke la debatinda translokado de la usona ambasadorejo el Tel-Avivo al Jerusalemo estos finita en malpli ol du jaroj.

Pence diris en sia parolado, ke Jerusalemo estas la ĉefurbo de Israelo, kaj tial usona prezidento Donald Trump ordonis la Ŝtatan Departementon tuj komenci la procezon de translokado de la ambasadorejo el Tel-Avivo al Jerusalemo. Li diris, ke en la venontaj kelkaj semajnoj la usona registaro antaŭenigos la planon pri la translokado, kaj la ambasadorejo en Jerusalemo estos malfermita antaŭ la fino de la venonta jaro. Tamen li akcentis, ke Usono ankoraŭ klopodos plu por realigi longedaŭran pacon inter Israelo kaj Palestino.

La parolado de Pence estigis proteston de arabdevenaj membroj de la israela parlamento. Ili alte levis sloganon "Jerusalemo estas la ĉefurbo de Palestino". En la lasta monato usona prezidento Trump anoncis agnoski Jerusalemon kiel la ĉefurbon de Israelo kaj ordonis transloki la ambsadorejon al Jerusalemo. Tiu decido tuj estigis fortajn protestojn de palestinanoj, kaj pro tio Usono kelkfoje prokrastis la planitan decembran viziton de Pence al Mez-Oriento.

Lunde en Bruselo vizitanta palestina prezidento Mahmoud Abbas vokis la membroŝtatojn de la Eŭropa Unio rapide agnoski la palestinan ŝtaton, meze de internacia bruego kaŭzita de la usona agnosko de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo.

Abbas faris la rimarkojn antaŭ neformala lunĉo kun ministroj pri eksterlandaj aferoj el membroŝtatoj de la EU kaj supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj politika sekureco Federica Mogherini en la intertempo de la ĉiumonata kunveno pri eksteraj aferoj de la unio. Abbas laŭdis la EU kiel "veran partneron kaj amikon". Li provis konvinki la blokon, ke ne estas kontraŭdiro inter la agnosko (de la palestina ŝtato) kaj la rekomenco de intertraktado. Abbas diris, ke la EU kontribuis kaj kontribuas al la konstruado de la palestina ŝtato kaj ĝiaj institucioj per financaj kaj ekonomiaj subtenoj.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris lunde en Moskvo, ke la nacia dialogo de Sirio, kiu okazos en la rusa suda urbo Soĉio, helpos la batalon de la lando kontraŭ enlandaj terorismaj fortoj.

Lavrov faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun Nasr al-Hariri, delegaciestro de la siria opozicio. Li diris, ke danke al la klopodoj de ĉiuj partioj, evidente reduktiĝis la terorisma minaco alfrontata de Sirio, tamen daŭros plu la batalo kontraŭ restaj terorismaj fortoj. Li diris, ke okazigi la nacian dialogon kaj komenci la procezon de daŭra intertraktado pri la estonteco de Sirio helpos unuigi ĉiujn fortojn kaj elradikigi terorisman minacon en la lando.

Lavrov aldonis, ke la rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio de la UN vokas komenci inkluzivan dialogon kun la partopreno de la siria registaro kaj delegitoj de ĉiuj opoziciaj grupoj, tial strikte observi la rezolucion estas la premiso de sukceso de la siria politika procezo, kaj la rusa flanko opinias, ke la baldaŭa nacia dialogo antaŭenigos atingon de tiu ĉi celo.

Iraka prezidento Fouad Masoum lunde aprobis la okazigon de la parlamenta elektado en la 12a de majo. Masoum diris en konciza deklaro, ke la elektado de la nova parlamento estas fiksita je la 12a de majo 2018.

La saman tagon, la iraka parlamento adoptis la rezolucion, fiksante la 12an de majo kiel la daton de la parlamenta elektado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin