Novaĵoj  (Januaro 24)

(GMT+08:00) 2018-01-24 16:37:50     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 24a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio decidiĝis forigi instituciajn barilojn per reformo; Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo fokusiĝas pri internacia kunlaboro kontraŭ defioj. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo, Turismo kaj Kulturo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Deklaro de la gvidgrupo pri reformo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) diris marde, ke Ĉinio ĉi-jare celos instituciajn barilojn kaj profunde enfiksitajn interesojn en reformo.

La deklaro publikigita post la dua kunveno de la Gvidgrupo pri Profundigo de Ampleksa Reformo de la 19a Centra Komitato de la KPĈ diris, ke prioritato devas esti donita al reformoj en ĉefaj kampoj, inkluzive de ŝtataj entreprenoj kaj ŝtataj aktivoj, monopolaj sektoroj, financo kaj imposto, protekto de posedaĵa proprieto, kampara revigligo, sociala sekureco, malfermo kaj ekologia konservado.

Prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj estro de la gvidgrupo, prezidis la kunvenon kaj faris paroladon.

Xi emfazis la gravecon de reformo en 2018 kaj vokis realigi novan progreson per fortigo de novigado kaj konkretaj klopodoj. La deklaro diris, ke reformo devas esti pli sistema, tuteca kaj kunordigita por serĉi esencan progreson en fundamentaj kampoj. Ĝi alvokis por novigado sur baza nivelo kaj konkretaj rimedoj kontraŭ formalaĵoj. Gvidaj funkciuloj devas starigi bonan ekzemplon per sia konduto en reformo kaj fari pli da klopodoj en esplorado kaj superrigardo de reformoj.

Ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio ellaboros ekonomian politikon kaj rimedojn pli celecajn kaj efikajn por trakti ŝanĝiĝojn en la ekonomio kaj antaŭenpuŝi bonkvalitan disvolviĝon.

Li diris lunde en kunveno kun ekonomiaj fakuloj kaj entreprenistoj, ke la ekonomio konservis stabilecon en la lasta jaro kaj atingis rezultojn pli bonajn ol atenditaj en ne nur solida kresko, sed ankaŭ reĝustigo de strukturo kaj plibonigo de kvalito. Sed li ankoraŭ avertis pri defioj kaj riskoj. Li atentigis, ke kun kresko de la ekonomia kvanto kaj plua integriĝo al la tutmonda ekonomio, la ĉina ekonomio prezentas novajn trajtojn kaj ŝanĝiĝojn, kaj ankaŭ la komplekseco kreskis evidente. Li diris, ke akceli bonkvalitan disvolvadon kaj krei modernan ekonomian sistemon postulas pli fortan kapablon por funkciigi la ekonomion kaj plibonigi socian regadon. Li urĝis pli bone kompreni la leĝojn de ekonomiko kaj preni pli celecajn rimedojn.

La kunveno estis okazigita por kolekti opiniojn pri la jara raporto de la registara laboro, publikigota en marto. Ĉefministro Li vokis fari pli da klopodoj por profundigi proviz-flankan strukturan reformon kaj apliki konvenan makroreguligon.

Song Tao, speciala sendito de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) Xi Jinping, lunde renkontiĝis kun oficialuloj de la Komunista Partio de Kubo dum sia vizito al la insula lando.

Song, estro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, renkontiĝis kun Jose Ramon Balaguer, estro de la Departemento de Internaciaj Rilatoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj informis lin pri la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, okazigita en oktobro de la pasinta jaro. Li eksplikis riĉajn enhavojn, gravan signifon kaj profundan influon de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en Nova Epoko, interpretis gravajn politikajn argumentojn kaj emfazis la rezolutecon de la KPĈ en striktigo de la partia disciplino.

Song kaj Balaguer subskribis interkonsenton pri la interŝanĝoj kaj kunlaboro inter komunistaj partioj de la du landoj ĝis 2020. Li ankaŭ omaĝis al la nacia heroo Jose Marti antaŭ lia momumento sur la Revolucia Placo en Havano.

Marde en la svisa urbo Davos malfermiĝis la 48a jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo. Ĉirkaŭ la temo "krei komunan estontecon en la rompita mondo", la ĉeestantoj diskutos pri la signifo de internacia kunlaboro sub pli intensa geostrategia konkurenco kaj aliaj gravaj demandoj, inkluzive de internacia sekureco, protekto de medio kaj la monda ekonomio.

Alain Berset, prezidanto de Svisia Federacio, diris en la malferma ceremonio, ke en la nuna mondo estas malsamaj opinioj pri klimatŝanĝiĝo, kontraŭterorisma batalo, paco kaj sekureco, kaj 2018 devas esti la jaro de internacia kunlaboro kaj multflankismo. Berset asertis, ke fronte al komuna krizo, la internacia komunumo devas antaŭenigi tutmondiĝon, multflankismon kaj liberan komercon kaj starigi pli justan socian sistemon per plialtigo de la socia pozicio de individuoj kaj la ĝeneralan egalecon de la socio.

La 4-taga kunveno kun aranĝitaj pli ol 400 diskutoj servas kiel platformo de interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la ĉeestantoj.

Usona vicprezidento Mike Pence, vizitanta en Israelo, marde diris al raportistoj, ke Palestino decidos, kiam Usono lanĉos la planon pri paco de Mez-Oriento. Pence diris, ke Usono delonge subtenas komunikadon kun koncernaj landoj por starigi kadron de paco, tamen tio dependas de Palestino, kiam ĝi revenos al la tablo de intertraktado.

Pence faris la rimarkojn dum prelego al la israela parlamento. Membroj de arabaj politikpartioj en la parlamento protestis kontraŭ lia starpunkto. Iuj el ili priskribis lin kiel malplaĉan personon, iuj laŭte kriis "Jerusalemo estas la ĉefurbo de palestina ŝtato", kaj aliaj forlasis la kunvenon.

Israelo estis la tria stacio de la vojaĝo de Pence al Mez-Oriento. Antaŭe li vizitis Egiption kaj Jordanion, du gravajn aliancanojn de Usono en Mez-Oriento.

La venezuela Konstitucia Asembleo marde adoptis rezolucion pri pli frua okazigo de prezidenteca elekto antaŭ la 30a de aprilo.

La unua vicprezidanto de la reganta Unueca Socialista Partio kaj membro de la Konstitucia Asembleo Diosdado Cabello marde prezentis al la Konstitucia Asembleo mocion pri plifruigo de la prezidenteca elekto antaŭ la fino de aprilo por respondi al la senĉesaj sankcioj de okcidentaj landoj kontraŭ Venezuelo.

Li emfazis, ke en la reganta partio estas nenia dividiĝo, kaj prezidento Nicolas Maduro serĉos pluan oficperiodon kiel sola kandidato de la reganta partio. Li petis la naciajn elekt-instituciojn sin prepari por la elekto kaj fiksi precizan daton de la elekto.

Poste la Konstitucia Asembleo adoptis la mocion de Cabello post diskuto kaj konkludis rezolucion prezentotan al la Nacia Elekt-Komitato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin