La brita ĉefministro Theresa May vizitos Ĉinion

(GMT+08:00) 2018-01-25 18:29:52     Redaktoro:Xiong

La 25an de januaro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, deklaris, ke, invitite de la ĉina ĉefministro Li Keqiang, la brita ĉefministro Theresa Mary May faros formalan viziton al Ĉinio de la 31a de januaro ĝis la 2a de februaro, kaj dume ŝi partoprenos en la nova jarrenkontiĝon de dulandaj ĉefministroj.

En tiutaga gazetara konferenco Hua Chunying diris, ke la jaro 2017 estis la 45a datreveno de la ambasadoronivelaj diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio kaj ankaŭ evolua tempodaŭro de la ora epoko por la ĉina-brita interrilato. Tiu ĉi vizito okazos post la jaro 2015, kiam la ĉina prezidanto Xi Jinping faris historisignifan ŝtataferan viziton al Britio, kaj tiu vizito malfermis la oran epokon de la ĉina-brita interrilato. Tio estas la unua jarrenkontiĝo por la dulandaj ĉefministroj kaj ankaŭ estas la unua vizito de la ĉefministro Theresa Mary May al Ĉinio. Do ĝi havas gravan signifon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio, precipe en la novaj cirkonstancoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin