Etiketon de komercprotektismo oni ne povas meti sur Ĉinion

(GMT+08:00) 2018-01-25 20:05:07     Redaktoro:Xiong

Lastatempe estis usona registara oficisto, kiu riproĉis, ke Ĉinio kondukas ne laŭ sia eldrio flanke de la pledo por libera komerco. Kontraŭ tio la proparolistino Hua Chunying donis refuton en la regula gazetara konferenco de la 25a de januaro, komisiite de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

"Etiketon de komercprotektismo oni neniel povas meti sur Ĉinion. Kiu, en la nuna mondo, praktikas komercprotektismon, kiu kapricas pri la internaciaj reguloj, kiu emfazas la privilegion favore nur al sia lando, kaj samtempe la politikon apartigi sin disde aliaj landoj, mi pensas, la mondo havas siajn okulojn, kiuj bone vidas kion mi priparolas."

Hua Chunying aldonis:

"Disvolviĝo de Ĉinio estas ŝanco de la mondo, kiu pli frue malfermas siajn okulojn al tiu fakto, tiu pli frue ĝuas profiton el la rapidega evoluado de Ĉinio. Mi volas ripeti, ke Ĉinio etendas siajn ambaŭ brakojn por bonvenigi, ke ĉiuj landoj kunveturu en tiu grandrapida trajno de Ĉinio, kaj kompreneble, ni neŝanceliĝe defendas niajn proprajn justajn interesojn."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin