Pakistano kondamnas atakon de usona senpilota aviadilo en triba regiono

(GMT+08:00) 2018-01-25 14:05:54     Redaktoro:Yu

Pakistano merkrede kondamnis atakon de usona senpilota aviadilo en la nordokcidenta triba regiono, kiun lanĉis la Misio de Rezoluta Subteno sub la gvidado de Usono kontraŭ la tendaro de afganaj rifuĝintoj.

Raportoj antaŭe sugestis, ke senpilota aviadilo pafis du misilojn al konstruaĵo de suspektataj ekstremistoj en la nordokcidenta triba regiono Orakzai proksima al la landlimo kun Afganio, mortigante almenaŭ du homojn.

La pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro, ke Pakistano emfazas al Usono la gravecon dividi informojn por ke konvenaj agoj estu prenitaj kontraŭ teroristoj per iliaj fortoj sur ilia teritorio. La deklaro diris, ke Pakistano ankaŭ emfazas la bezonon de frua repatrujigo de afganaj rifuĝintoj, ĉar ilia ekzisto en Pakistano helpas al afganaj teroristoj sin kaŝi en la tendaro de rifuĝintoj. Ĝi aldonis, ke tiaj unuflankaj agoj malobservas la spiriton de kunlaboro inter la du landoj en la batalo kontraŭ terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin