Turmp urĝas Turkion sin deteni de agoj ebligantaj konfliktojn inter turka kaj usona armeoj

(GMT+08:00) 2018-01-25 14:48:54     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump kaj lia turka paralelulo Recep Tayyip Erdogan telefone konversaciis merkrede pri la situacio en la siria norda regiono Afrin. Trump urĝis Turkion sin deteni de ajnaj agoj, kiuj eble kaŭzos konflikton inter la usona kaj turka armeoj.

La Blanka Domo diris en deklaro, ke Trump esprimis sian maltrankvilon pri la eskaladiĝanta perforto en la regiono Afrin, dirante, ke tio eble malutilos al la komuna batalo de la du landoj kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.

La 20an de januaro la turka armeo komencis operacon en la siria norda regiono Afrin por bati la kurdajn armitajn fortojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin