Fokusoj de la Semajno (Jan. 26)

(GMT+08:00) 2018-01-26 15:21:34     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Marde en la svisa urbo Davos malfermiĝis la 48a jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo. Ĉirkaŭ la temo "krei komunan estontecon en la rompita mondo", la ĉeestantoj diskutos pri la signifo de internacia kunlaboro sub pli intensa geostrategia konkurenco kaj aliaj gravaj demandoj, inkluzive de internacia sekureco, protekto de medio kaj la monda ekonomio.

Altranga ĉina oficialulo diris merkrede en la Monda Ekonomia Forumo, ke la ĉefa kontraŭdiro en disvolvado de la ĉina ekonomio estas struktura neakordo rezultanta el la proviza flanko, kiu ne povas disvolvi laŭ la postulo.

"Ĉi tiu malfortaĵo de la ekonomia politiko de Ĉinio bezonas urĝan riparon," diris Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Gvidgrupo pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, en sia parolado en la Monda Ekonomia Forumo. Li emfazis, ke la prioritato en la nuna momento estas redukti troan produktkapablon, kiam tio estas necesa, malpliigi la stokon en la loĝiga sektoro, malaltigi la ĝeneralan levil-efikon, redukti la koston en diversaj kampoj kaj plifortigi la malfortajn ĉenerojn en la ekonomio, kiuj inkluzivas la publikajn servojn, infrastrukturon kaj instituciojn. Liu akcentis, ke per ĉi tiuj rimedoj Ĉinio esperas fari la provizadon pli akomodiĝema kaj pli novigema.

Liu plu eksplikis iujn specifajn rimedojn prenitajn en la lastaj jaroj por trakti la ĉefajn defiojn. Ekde 2016, Ĉinio reduktis pli ol 115 milionojn da tunoj da ŝtala produktkapablo, eliminis aldonajn 140 milionojn da tunoj da nenorm-ŝtala produktkapablo, kaj forigis 500 milionojn da tunoj da karba produktkapablo. Li diris, ke kvankam ĉi tiuj merkataj rimedoj kaŭzis prezaltiĝon en iuj sektoroj, la tutfaktora produktiveco haltigis sian malkreskon kaj komencis la kreskon en 2016.

Turka ĉefministro Binali Yildirim dimanĉe deklaris, ke tiumatene la turka armeo eniris Sirion por tera operaco en la siria norda regiono Afrin. Tiutage la turka urbo Reyhanli proksima al la landlimo kun Sirio estis atakita per raketoj. Unu homo mortis kaj 32 aliaj estis vunditaj.

Yildirim faris televidan paroladon dimanĉe en Istanbulo, dirante, ke la turka trupo, kaj la ribela siria liberiga armeo eniris Sirion el la turka flanko, markante kompletan komencon de la tera operaco. Yildirim diris, ke la operaco direktita al la kurdaj armitaj fortoj estos dividita en kvar fazojn kaj celas starigi sekuran zonon profundan je 30 kilometroj. Li aldonis, ke la operaco estas direktita al teroristoj, sed ne al civiluloj, nek influos la astanan procezon pri Sirio kaj la okazigon de la pintkunveno en la rusa urbo Soĉio.

La turka televido NTV raportis, ke la turka landlima urbo Reyhanli estis atakita per raketoj. Tri raketoj estis pafitaj el Sirio.

Lunde en Bruselo vizitanta palestina prezidento Mahmoud Abbas vokis la membroŝtatojn de la Eŭropa Unio rapide agnoski la palestinan ŝtaton, meze de internacia bruego kaŭzita de la usona agnosko de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo.

Abbas faris la rimarkojn antaŭ neformala lunĉo kun ministroj pri eksterlandaj aferoj el membroŝtatoj de la EU kaj supera reprezentanto de la EU pri eksteraj aferoj kaj politika sekureco Federica Mogherini en la intertempo de la ĉiumonata kunveno pri eksteraj aferoj de la unio. Abbas laŭdis la EU kiel "veran partneron kaj amikon". Li provis konvinki la blokon, ke ne estas kontraŭdiro inter la agnosko (de la palestina ŝtato) kaj la rekomenco de intertraktado. Li diris, ke la EU kontribuis kaj kontribuas al la konstruado de la palestina ŝtato kaj ĝiaj institucioj per financaj kaj ekonomiaj subtenoj.

La EU lasis al siaj membroŝtatoj la demandon, ĉu ili agnosku la palestinan ŝtaton, kaj la plejparto de ili ŝanceliĝis pri la decido.

Pri la streĉeco kun Israelo, Abbas akcentis, ke palestinanoj restos fidelaj al la traktatoj, kiujn ili subskribis kun Israelo, kaj ankaŭ Israelo devas fari la samon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin