Ĉinio sukcese klonis unuajn makakojn de la mondo per Dolly-metodo

(GMT+08:00) 2018-01-25 16:46:28     Redaktoro:Yu

Ĉinio ĵaŭde anoncis, ke ĝi sukcese klonis la unuajn makakojn de la mondo el somataj ĉeloj per metodo, kiu kreis la ŝafon Dolly. Tio ebligas esploron pri mendeblaj populacioj de genetike unuformaj simioj.

La du klonitaj makakoj, nomataj Zhong Zhong kaj Hua Hua, estis produktitaj en la nehomaprimata esplorcentro sub la Ĉina Akademio de Sciencoj en la fino de 2017. La komenca esploro estis publikigita en la retejo de la scienca revuo Ĉelo. De post kiam la ŝafo Dolly estis sukcese klonita el plenaĝa ĉelo en 1997, aliaj mamuloj estis klonitaj, sed por makakoj, kiuj havas striktajn rilatojn kun homoj, delonge estis defio.

Sun Qiang, direktoro de la nehomaprimata esplorcentro sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, kondukis la esploristan teamon dum tri jaroj por venki la biologiajn malfacilojn. Zhong Zhong kaj Hua Hua estas produkto de transigo de somatĉela kerno, la tekniko uzata por krei la ŝafon Dolly antaŭ 20 jaroj. Esploristoj redaktis genojn en provtubo kaj precize kribris kaj produktis somatajn ĉelojn kun la sama genotipo. Ili forigis la kernon el ovoĉelo kaj anstataŭigis ĝin per alia kerno el diferencigitaj korpaj ĉeloj.

Ĉi tiu sukceso signifas, ke Ĉinio pioniros en morba kaj cerba scienca esploro per klonitaj makakoj kiel bestoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin