Novaĵoj  (Januaro 26)

(GMT+08:00) 2018-01-26 16:13:02     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 26a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉefministro Li Keqiang ordonis antaŭmalhelpi gravajn laborejajn akcidentojn; Ĉinio klopodas por antaŭenigi internacian kunlaboron pri arkto. Sekve estos la programeroj Fokusoj de la Semajno, Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang urĝis pli bone antaŭmalhelpi ekstreme gravajn laborejajn akcidentojn malgraŭ pliboniĝo.

Laŭ skriba instrukcio al la nacia konferenco pri laboreja sekureco, kiu okazis ĵaŭde, Li diris, ke la afero havis grandan gravecon por ekonomia kaj socia evoluo.

En la lasta jaro, evidente falis la totala nombro de akcidentoj inkluzive de la nombro de ekstreme gravaj kaj gravaj akcidentoj. En 2018, devas esti farita pli multe da laboro pri respondecigo kaj kontrolado, kaj pli da antaŭzorgaj klopodoj estas bezonataj por ŝlosilaj industrioj. La tutlanda kontrolado de laboreja sekureco de julio ĝis novembro en la lasta jaro tuŝis pli multajn surlokajn inspektojn kaj pli severajn punojn.

Ekstreme gravaj akcidentoj aludas tiujn, kiuj rezultigas la morton de pli ol 30 homoj, severan vundiĝon de pli ol 100 homoj aŭ kaŭzas rektan ekonomian perdon de pli ol 100 milionoj da juanoj.

Ĉinio alvokis konstante antaŭenpuŝi internacian kunlaboron pri arkto en sia blanka libro pri arkta politiko publikigita vendrede.

La blanka libro publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio diris, ke Ĉinio ĉiam klopodas por plifortigi tian kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo laŭ la principo de vasta konsiliĝo, kuna kontribuo kaj komuna profito kaj emfazas politikan kunordigon, infrastrukturan interligon, senbaran komercon, financan integriĝon kaj pli proksimajn interpopolajn rilatojn.

Konkreta kunlaboro inkluzivas kunordigi evoluigajn strategiojn kun la arktaj landoj, instigi al komunaj klopodoj por konstruado de blua ekonomia trairejo kunliganta Ĉinion kaj Eŭropon tra la Arkta Oceano, plifortigi la arktan ciferecan interligon kaj starigi tutmondan infrastrukturan reton.

La libro diris, ke Ĉinio vokas subskribi internacian interkonsenton kun leĝa devigo por administri fiŝresursojn en la alta maro de arkto, kaj permesi sciencajn esplorojn kaj esploran fiŝkaptadon en la regiono kaj protekti la liberecon de ĉiuj landoj en la alta maro laŭ internacia leĝo. Ĉinio ankaŭ antaŭenigas pragmatan kunlaboron pri klimatŝanĝiĝo, sciencaj ekspedicioj, mediprotekto, ekosistemoj, ŝiptransportaj itineroj, ekspluato de resursoj, submaraj optikfibraj kabloj, kulturaj interŝanĝoj kaj kapablokonstruo en arkto.

Lastatempe en Davos, Svisio, ĉeestante la Mondan Ekonomian Forumon 2018, Liu Zhenmin, ĝenerala vicsekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, diris, ke la ideo pri komunumo de komuna estonteco konformiĝas al disvolva tendenco de la mondo.

Liu diris, ke antaŭ unu jaro en la Monda Ekonomia Forumo 2017 ĉina ŝtatestro eksplikis la ideon pri komunumo de komuna estonteco de la homaro, kiam tutmondiĝo suferis "severan vintron" en Eŭropo kaj Usono. Post unu jaro, tiu ideo prezentas gravan efikon, kaj gvidantoj de multaj internaciaj institutoj citis tiun ideon, kiam ili parolis pri tutmondiĝo.

Ĉina sendito ĵaŭde reasertis la starpunkton de Ĉinio pri la du-ŝtata solvo al la palestina demando.

Wu Haitao, la konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris en la trimestra malferma debato de la Sekureca Konsilio de la UN pri la demando de Palestino, ke la demando de Palestino estas en la kerno de la mez-orienta paco; la du-ŝtata solvo estas ĝusta rimedo, kaj la internacia komunumo devas sin dediĉi al la rilataj rezolucioj de la UN kaj al la iniciato "tero kontraŭ paco". Li diris, ke la humaneca situacio en Gazao estas severa, kaj la Sekureca Konsilio devas resti unueca kaj urĝe antaŭenigi politikan solvon.

Wu diris, ke Ĉinio subtenas la justan aferon de la palestina popolo pri reakiro de leĝaj rajtoj kaj ilian rajton pri fondo de suverena sendependa ŝtato bazita sur la landlimoj de 1967, kun Orienta-Jerusalemo kiel ĝia ĉefurbo.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris ĵaŭde, ke Usono malobservas internacian leĝon per sia sentemplima militekzisto en Sirio.

Zakharova faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco. Ŝi diris, ke en la 17a de januaro, usona ŝtatsekretario Rex Tillerson diris, ke Usono konservos sian militan ekziston en Sirio. Ŝi asertis, ke la usona decido malobservis internacian leĝon kaj ne helpas politikan solvadon de la siria konflikto surbaze de la rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio.

Zakharova aldonis, ke rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov eble ĉeestos la nacian dialogon de Sirio, kiu okazos en la rusa urbo Soĉio en la 29a kaj 30a de januaro. La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj invitas proksimume 1 600 reprezentantojn el diversaj rondoj de Sirio kaj delegitojn de la UN kaj aliaj internaciaj organizoj ĉeesti la nacian dialogon.

Turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu diris ĵaŭde en Istanbulo, ke Turkio ne povas diskuti kun Usono pri fiksado de sekura zono en Sirio antaŭ ol restarigi reciprokan fidon.

Cavusoglu faris la rimarkojn dum komuna gazetara konferenco kun sia aŭstra paralelulo Karin Kneissl. Li diris, ke usona ŝtatsekretario Rex Tillerson esprimis la ideon fiksi sekuran zonon profundan je 30 kilometroj sur la siria teritorio proksima al Turkio, tamen Turkio kaj Usono unue devas restarigi reciprokan fidon antaŭ ol diskuti pri similaj demandoj.

Cavusoglu emfazis, ke Usono ne observis sian promeson al Turkio, kaj pro tio estis difektita reciproka fido inter la du flankoj. Li aldonis, ke prezidento Donald Trump promesis, ke Usono ne liveros armilojn al kurdaj armitaj fortoj, kaj Turkio observos liajn agojn.

Responde al la freŝa deklaro de usona prezidento Donald Trump pri palestina-israela paco, la palestina flanko akcentis ĵaŭde, ke ili rifuzas ekskluzivi Jerusalemon el la pacintertraktado kun Israelo kaj ne timas usonan minacon.

Trump diris dum renkontiĝo kun israela ĉefministro Benjamin Netanyahu en Davos ĵaŭde, ke la demando de Jerusalemo ne estos plu metita en la tagordon de la palestina-israela intertraktado. Li diris ankaŭ, ke usona vicprezidento Mike Pence ricevis malvarman akcepton de la palestina flanko dum sia vizito al Mez-Oriento, kaj Usono frostigos monhelpon al Palestino ĝis ĝia reveno al la tablo de intertraktado.

Palestina ministro pri eksterlandaj aferoj Riyad al-Malki diris, ke malgraŭ ajna decido de la usona flanko, la demando de Jerusalemo ĉiam estos sur la tablo de intertraktado. Palestina ĉefreprezentanto pri intertraktado Saeb Erekat publikigis komunikaĵon, asertante, ke sen Jerusalemo, ili ne povas komenci la intertraktadon kun Israelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin