Prilaŭdoj al blankaj poploj (trad.) | Vejdo | Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-01-26 10:59:00     Redaktoro:Li

Verkis Mao Dun

Elĉinigis Vejdo

Blankaj poploj estas vere neordinaraj. Mi volas ilin prilaŭdi!

Nia aŭto kuras sur la senlima altebenaĵo. En nia vidkampo prezentiĝas granda tapiŝo kun verda kaj flava koloroj miksitaj. La flava koloro estas leŭsa grundo, la nekulturita tero formanta la eksteran kruston de la Leŭsa Altebenaĵo, kiu estis sukcese amasigita de la granda naturforto antaŭ kelkaj milionoj da jaroj; la verda estas tritik-kampoj, la frukto de la homa laborforto supervenkinta la naturon. Kiam zefiro blovas, el la kampoj leviĝas skvamecaj verdaj ondetoj. Tiam vi vere admiras la esprimon "tritikaj ondoj" kreitan de la antaŭloj, la esprimon, kiu, se ne okaze akirita el inspiro, certe estas kremo de lingva rafinado. La flava kaj verda koloroj okupas la dominantan pozicion super la senlima kaj ebena vastejo. Nun se la ŝultro-ĉe-ŝultraj montpintoj en malproksimeco ne sobrigas vin (juĝante laŭ viaj okuloj, vi scias, ke tiuj montpintoj situas sub viaj piedoj), vi forgesas, ke via aŭto kuras sur la altebenejo. Ĝuste tiam salte naskiĝas en via menso tiaj epitetoj, kiaj "impona" kaj "granda", tamen samtempe, se eble pro ioma laceco de viaj okuloj, vi fermas ilin al tiuj nunaj "imponeco" kaj "grandeco", alia gusto sekrete estiĝas en via koro, tio estas "monotoneco", ĉu ne? Iom da monotoneco, ĉu?

Tamen dum palpebruma daŭro, kiam vi levas viajn okulojn kaj vidas en malproksimeco vicon da arboj, ne, tri aŭ kvin, eĉ unu arbon orgojle stari, kiel sentineloj, kio okazos al via dormemo? Miaflanke mi eligis surprizitan ekkrion tiam.

Tiuspeca arbo estas blanka poplo, ekstreme ordinara arbo en la nordokcidenta parto de Ĉinio, tamen efektive tre aparta arbo!

Ĝi estas strebema arbo kun rektaj trunko kaj branĉoj. Ĝia trunko altas ĉirkaŭ je unu Zhang-o1, sur kiu troviĝas nenia disiĝanta branĉo, kvazaŭ prilaborita de homoj. Ĝiaj ĉiuj branĉoj, ankaŭ kvazaŭ artefaritaj, senescepte direktiĝas supren kaj strikte alpremiĝas unu al la alia en unu faskegon sen ajna branĉo oblikve kreskanta el ĝi. Ankaŭ ĝiaj larĝaj folioj ĉiuj sin turnas supren preskaŭ sen unu folio oblikve kreskanta, por ne paroli pri pendantaj folioj. Ĝia glata ŝelo kun malklaraj arĝentaj rondaĵoj koloriĝas en pala verdeco. Ĝi, kvankam subpremita de vento kaj neĝo en la nordo, tenas siajn obstinecon kaj star-rektecon. Eĉ se ĝi diametre dikas nur kiel bovlo, ĝi penas etendiĝi supren ĝis ĉirkaŭ unu aŭ du Zhang-oj, kaj starante alte, ĝi neflekseble rezistas kontraŭ la nordokcidenta vento. Tio estas la blanka poplo, ekstreme ordinara arbo en la nordokcident landparto, tamen ĝi neniel kalkuliĝas kiel banala arbo!

Ĝi havas nek gracian pozon nek bele bukliĝantajn branĉojn. Eble vi opinias ĝin nebela. Se beleco speciale signifas "gracian" aŭ "bukliĝantan kaj disbranĉiĝantan" k.a., ĝi ne kalkuliĝas kiel lindulino inter arboj. Sed ĝi sin montras impona, anim-rekta, simpla, serioza kaj al ĝi ne mankas varmkoreco, por ne paroli pri ĝiaj nefleksebleco kaj statur-rekteco, ĝi ja vere estas la miriga viro inter arboj! Kiam vi iras sur la altebenaĵo kun komenciĝanta neĝ-degelo kaj vidas unu tian poplon aŭ spaliron da poploj, orgojle kaj rekte starantaj sur la ebena tero, ĉu vi konsideras, ke ĝi esas nur arbo? Ĉu vi eĉ ne konsideras, ke ĝiaj simpleco, seriozeco kaj nefleksibleco simbolas kampulojn en la nordo? Ĉu vi eĉ neniom asocie pensas, ke ĉie troviĝas obstinemaj kaj neflekseblaj sentineloj defendantaj sian hejmlokon, kiel blankaj poploj, sur la vasta postfronta tero? Kaj ĉu vi ne pensas plue, ke la strebema poplo kun ĝiaj folioj kompakte unuiĝintaj vere prezentas la spiriton kaj volon, kiuj senbride aktivas nun laŭlarĝe kaj laŭlonge de la nordĉina ebenaĵo, kaj skribas la ĉinan novan historion per freŝa sango?

La blanka poplo ne estas ordinara arbo. Ĝi troviĝas ĉie en la nordokcidento kaj ne estas alte taksita, simile al la kampularo en la nordo; ĝi posedas tre potencan vivforton, necedema al torturado kaj subpremado, ankaŭ simile al la kampularo en la nordo. Mi prilaŭdas la blankan poplon ĝuste pro tio, ke ĝi ne nur simbolas la kampularon en la nordo, sed ankaŭ, precipe, la nemankigeblajn simplecon, obstinecon kaj strebemon en la hodiaŭa naci-liberiga batalo.

Lasu tiujn, kiuj malestimas popolamasojn kaj obstine insistas je regreso, laŭdi tiun aristokratecan nanmuon2 (ĝi ankaŭ estas bela kaj statur-rekta) kaj malestimi la tre facile videblan kaj tre facile kreskeblan poplon. Mi volas prilaŭdi la blankan poplon plengorĝe!

1. Zhang: tradicia ĉina mezurunuo de longo, valoranta 3,33 metrojn

2. nanmuo: Phoebe nanmu

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin