Sukcese okazis la 12a Ĉina Kongreso de Esperanto en Changsha, Hunan

(GMT+08:00) 2018-01-26 19:13:05     Redaktoro:Shanshan


De la 19a ĝis la 21a de januaro okazis la 12a Ĉina Kongreso de Esperanto en Changsha, ĉefurbo de Hunan-provinco, sudorienta Ĉinio. 140 esperantistoj el 23 ĉinaj provincoj kaj municipoj, kaj du eksterlandaj esperantistoj ĉeestis al la Kongreso. Ĉeestis ankaŭ sinjoro Chen Haosu, eksa prezidanto de la Ĉina Popola Asocio de Amikeco, kaj prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, sinjorino Chen Shi, vicĉefredaktoro de Ĉina Internacia Eldona Grupo, estro de El Popola Ĉinio kaj vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, s-ro Ragnar Baldursson, plenrajtigita konsulo de la Ambasadorejo de Islando en Ĉinio, Wang Fang, direktoro de la Esperanta sekcio de Ĉina Radio Internacia kaj vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, Wang Ruixiang, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, s-ro Wu Anding, prezidanto de la Federacio de Soci-scienca Rondo kaj estro de Akademio de Soci-scienca Rondo de Changsha, s-ro Jing Jiguo, prezidanto de la Loka Kongresa Komitato kaj Changsha-a Esperanta-Asocio kaj aliaj. S-ro Yu Tao, estro de la gazeto Renminhuabao/China Pictorial kaj vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, prezidis la inaŭguron.

UEA, KAEM, ILEI, Japana Esperanto-Asocio, Korea Esperanto-Asocio kaj aliaj internaciaj Esperanto-organizoj sendis gratulajn mesaĝojn. S-ino Wang Fang, direktoro de la Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia, legis parton de la gratula mesaĝo de s-ro Mark Fettes, prezidanto de UEA.

(sono 2)

S-ro Ragnar Baldursson, plenrajtigita konsulo de la Ambasadorejo de Islando en Ĉinio faris parolon. Li diris,

(sono 3)

Dum la kongresa periodo la Esperanto-societoj en la kampoj de instruado, fervojo, komerco kaj medicino faris diskutadojn en simpozioj. En la ferma ceremonio, Wang Disheng, respondeculo de Esperanto-societo pri medicino, diris,

(sono 4)

Dum sia parolado, s-ro Wei Yubin, prezidanto de la ĉina filio de ILEI diris,

(sono 5)

Multaj lokaj asocioj kaj individuoj estis premiitaj pro ilia kontribuo por Esperanto. S-ro Sun Shoude el urbo Zaozhuang faris parolon en la nomo de la premiitoj.

(sono 6)

En la ferma ceremonio post konsiliĝo aperis novaj estraranoj de ĈEL. Chen Haosu fariĝis honora prezidanto de la ligo. La venonta Ĉina Kongreso okazos en antikva urbeto Fenghui de Zhejiang-provinco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin