Japana altrangulo vizitos Ĉinion

(GMT+08:00) 2018-01-26 18:41:36     Redaktoro:Xiong

La 26an de januaro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en Pekino deklaris, ke invitite Taro Kono, la japana ministro pri eksterlandaj aferoj, faros formalan viziton al Ĉinio en la 27a kaj 28a de januaro. Tio estas la unua vizito de Taro Kono al Ĉinio post lia ministriĝo. Dum la vizito la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, interparolos kun li, kaj ili interŝanĝos opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj pri aliaj problemoj kune zorgataj.

En tiutaga gazetara konferenco Hua Chunying diris:

"Ĉi jaro estas la kvardeka datreveno de tio, ke Ĉinio kaj Japanio subskribis traktaton por paco kaj amikeco. Nuntempe la ĉina-japana interrilato restas en tendenco de pliboniĝo kaj samtempe frontas al defio ne malgranda. Ni esperas, ke la vizito de Taro Kono povos efektivigi la komunan konvinkon atingitan de dulandaj gvidantoj kaj fari, ke la ĉina-japana interrilato ĉiam pliboniĝu kaj disvolviĝu."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin