Ĉia konstruema propono estas bonvenigata

(GMT+08:00) 2018-01-26 20:18:29     Redaktoro:Xiong

La 26an de januaro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio rigardas grava ĉian penadon kiu utilas pace solvi la problemon de la Korea duoninsulo per politiko kaj diplomatio, kaj volas aktive konsideri ĉian opinion kiu povas mildigi la situacion kaj enkonduki dialogon.

En la 25a de januaro la usona eksa ŝtata sekretario Kissinger alvokis rekomencon de la sesflanka interparolo aŭ okazigon de aparta forumo sub la dominado de Usono kaj Ĉinio, por formigi interkonsenton pri la duoninsulo, kaj li asertis, ke tio estas la plej bona vojo por solvi la problemon. Por tio Hua Chunying komentis:

"Kvankam la sesflanka interparolo renkontas malfacilon, tamen ĝi ankoraŭ estas grava platformo; la demando estas en tio, kiel ĝin rekomenci. Pasintjare Ĉinio proponis la iniciaton 'duobla paŭzo' kaj la metodon 'ambaŭtraka paroleliro', dezirante, ke tio povos trovi novan elirejon por ke ĉiuj partioj venu al dialogo kaj fine solvu la problemon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin