Ĉina ĉefministro ordonis antaŭmalhelpi gravajn laborejajn akcidentojn

(GMT+08:00) 2018-01-26 11:04:59     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang urĝis pli bone antaŭmalhelpi ekstreme gravajn laborejajn akcidentojn malgraŭ pliboniĝo.

Laŭ skriba instrukcio al la nacia konferenco pri laboreja sekureco, kiu okazis ĵaŭde, Li diris, ke la afero havis grandan gravecon por ekonomia kaj socia evoluo.

En la lasta jaro, evidente falis la totala nombro de akcidentoj inkluzive de la nombro de ekstreme gravaj kaj gravaj akcidentoj.

En 2018, devas esti farita pli multe da laboro pri respondecigo kaj kontrolado, kaj pli da antaŭzorgaj klopodoj estas bezonataj por ŝlosilaj industrioj.

La tutlanda kontrolado de laboreja sekureco de julio ĝis novembro en la lasta jaro tuŝis pli multajn surlokajn inspektojn kaj pli severajn punojn.

Ekstreme gravaj akcidentoj aludas tiujn, kiuj rezultigas la morton de pli ol 30 homoj, severan vundiĝon de pli ol 100 homoj aŭ kaŭzas rektan ekonomian perdon de pli ol 100 milionoj da juanoj (proksimume 15 milionoj da usonaj dolaroj).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin