Ĉinio alvokas por internacia kunlaboro pri arkto

(GMT+08:00) 2018-01-26 15:44:08     Redaktoro:Yu

Ĉinio alvokis konstante antaŭenpuŝi internacian kunlaboron pri arkto en sia blanka libro pri arkta politiko publikigita vendrede.

La blanka libro publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio diris, ke Ĉinio ĉiam klopodas por plifortigi tian kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo laŭ la principo de vasta konsiliĝo, kuna kontribuo kaj komuna profito kaj emfazas politikan kunordigon, infrastrukturan interligon, senbaran komercon, financan integriĝon kaj pli proksimajn interpopolajn rilatojn.

Konkreta kunlaboro inkluzivas kunordigi evoluigajn strategiojn kun la arktaj landoj, instigi al komunaj klopodoj por konstruado de blua ekonomia trairejo kunliganta Ĉinion kaj Eŭropon tra la Arkta Oceano, plifortigi la arktan ciferecan interligon kaj starigi tutmondan infrastrukturan reton.

La blanka libro diris, ke Ĉinio vokas subskribi internacian interkonsenton kun leĝa devigo por administri fiŝresursojn en la alta maro de arkto, kaj permesi sciencajn esplorojn kaj esploran fiŝkaptadon en la regiono kaj protekti la liberecon de ĉiuj landoj en la alta maro laŭ internacia leĝo.

Ĉinio ankaŭ antaŭenigas pragmatan kunlaboron pri klimatŝanĝiĝo, sciencaj ekspedicioj, mediprotekto, ekosistemoj, ŝiptransportaj itineroj, ekspluato de resursoj, submaraj optikfibraj kabloj, kulturaj interŝanĝoj kaj kapablokonstruo en arkto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin