Guterres alvokas malhelpon al disetendiĝo de malamo

(GMT+08:00) 2018-01-27 15:03:01     Redaktoro:Xiong

La 26an de januaro, okaze de la alveno de "Internacia Memortago pri Holokaŭsto", Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, faris videan paroladon, alvokante, ke la internacia komunumo kune malhelpu la disetendiĝon de malamo.

La 27a de januaro estas "Internacia Memortago pri Holokaŭsto". Guterres diris, ke Unuiĝintaj Nacioj en tiu tago elvokas la memoron pri la ses milionoj da judoj mortintaj en la masakro. En tiu tempo brutalaĵo furiozis tra la mondo, ankaŭ aliaj homoj sennombraj perdis sian vivon. Kaj hodiaŭ, kvankam la Dua Mondmilito finiĝis jam kelkajn dekjarojn, tamen antisemitismo ankoraŭ regas tie kaj ĉi tie kiel fantomo, kaj diversformaj antaŭjuĝoj ĉiam pli kreskas.

Guterres emfazis, ke ĉiuj popoloj havas respondecon, rapide, racie kaj kategorie rezisti al rasiamo kaj perforto, kaj ke la tuta mondo certe povas, per edukado kaj kredigo, havi la estontecon, en kiu ĉiu havas dignon, ĝuas homajn rajtojn kaj pacan kunekzistadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin