Du siriaj partioj konsentas ĉesigi batalon en Ghouta

(GMT+08:00) 2018-01-27 15:35:54     Redaktoro:Xiong

La 26an de januaro la reprezentantoj de la siria registaro kaj tiuj de la opozicioj en Vieno venis en akordon pri la interkonsento, ke la du partioj ĉesigos batalon en la regiono Ghouta ĉe la orienta antaŭurbo de Damasko.

Laŭ tiu interkonsento, la siriaj diversaj partioj implikitaj en armitaj konfliktoj en la regiono Ghouta komplete detenos sin de batalo ekde la nula horo de la 27a de januaro laŭ la damaska tempo, permesos la fortojn de humanisma helpo eniri en la regionon, kaj intertempe al si interŝanĝi militkaptitojn.

Kio okazis en Vieno estas la naŭa porpaca intertraktado, kiu estas ankaŭ "lasta espero" por Sirio, se ĝi volas pacon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin