Iniciato pri "Olimpika Armistico"

(GMT+08:00) 2018-01-27 17:02:06     Redaktoro:Xiong

La 26an de januaro Miroslav Lajčák, la prezidanto de la 72a Ĝenerala Asembleo de UN, deklaris alvokante, ke ĉiuj ŝtatoj-membroj de UN respondu la iniciaton pri "Olimpika Armistico" dum la Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Paralimpikoj ĉi-jare okazontaj en Pyeongchang.

Miroslav Lajčák voĉlegis sian deklaron en tiutaga plena sesio de la Ĝenerala Asembleo. Li diris, ke kiel prezidanto de la72a Ĝenerala Asembleo de UN, li solene alvokas, ke ĉiuj ŝtatoj-membroj plenumu sian promeson praktiki "Olimpikan Armisticon" dum la Vintraj Olimpikoj kaj la Vintraj Paralimpikoj ĉi-jare okazontaj en Pyeongchang, kaj per konkretaj agoj akcelu pacon kaj harmonion en loko, lando, regiono kaj en la tuta mondo. Kaj samtempe li alvokis, ke ĉiuj partioj implikitaj en armita konflikto rezolute konsentu ĉesigi batalhalton dum la praktikado de "Olimpika Armistico" kaj donu okazon por pace solvi disputojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin