Nord-Koreio kondamnas refojajn sankciojn fare de Usono

(GMT+08:00) 2018-01-27 17:58:56     Redaktoro:Xiong

La 27an de januaro proparolanto de la nordkorea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Usono refoje praktikas unuflankajn sankciojn kontraŭ Nord-Koreio, kio estas verŝi malvarman akvon sur la norda-sudaj interkomunikadon kaj kunlaboron, kun la celo streĉi la situacion de la Korea duoninsulo.

La nord-korea novaĵagentejo raportis, ke tiutage, kiam proparolanto de la nord-korea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj respondis demandojn starigitajn de raportistoj, li diris, ke la 24an de januaro la usona Financa Ministerio deklaris, ke ĝi praktikos sankciojn kontraŭ multaj entreprenoj, personoj kaj ŝipoj, pretekste, ke tiuj estas suspektataj subteni al Nord-Koreio programon de armila esplorado. La nordkorea proparolanto emfazis, ke tio estas daŭriĝo de usona politiko kontraŭ Nord-Koreio kaj estas verŝi malvarman akvon sur la norda-sudaj interkomunikadon kaj kunlaboron, kun la celo streĉi la situacion de la Korea duoninsulo.

La proparolanto postulis, ke Usono forlasu sian antagonisman politikon kontraŭ Nord-Koreio kaj ĉesigu provokon, kiu streĉus la situacion de la Korea duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin