Pli frue normaliĝu la ĉina-japana interrilato

(GMT+08:00) 2018-01-28 15:13:15     Redaktoro:Xiong

La 28an de januaro, en la ŝtata hotelo Diaoyutai en Pekino, la ĉina ministro pri eksteraj aferoj, Wang Yi, okazigis interparolon kun Taro Kono, la japana ministro pri la samo, vizitanta en Ĉinio.

Wang Yi bonvenigis, ke Taro Kono vizitas Ĉinion. Li diris, ke ĉi-jaro estas la kvardeka datreveno de la subskribo de la ĉina-japana traktato pri paco kaj amikeco, kio havas apartan kaj gravan signifon por la dulandaj rilatoj, kaj ke Taro Kono komence de la jaro vizitas Ĉinion, kio montras fortan volon de la japana registaro plibonigi la dulandajn rilatojn, kaj al tio Ĉinio donas jeson.

Wang Yi diris ankaŭ, ke ni donas grandan atenton al la pozitiva sinteno lastatempe esprimita de la japana flanko koncerne la dulandajn rilatojn, kaj Ĉinio esperas, ke Japanio ne malstreĉiĝos, nek retroiros, sed transformos la eldiraĵon en efektivajn agojn, kaj kune kun Ĉinio penos en kontraŭaj direktoj, ke la dulandaj rilatoj pli frue revenu sur la trakon de normala kaj sana disvolvado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin