En atako de aŭtobomboj mortis 95 homoj

(GMT+08:00) 2018-01-28 15:39:48     Redaktoro:Xiong

La 27an de januaro la afgana ministrejo pri publika sano informis, ke la kamikaza atako de aŭtobomboj, kiu okazis tiutage en la ĉefurbo Kabulo, Afganio, rezultigis morton de 95 homoj kaj vundiĝon de 163.

Whahid Majroh, proparolanto de la afgana ministrejo pri publika sano, diris, ke tiu ĉi atako okazis je ĉ. la 12a horo kaj 50 minutoj en la 27a de januaro, la loko atakita estis strato plena je homoj en la centro de la urbo. La atakinto veturigis ambulancon plene ŝarĝitan per eksplodaĵoj kaj ĉeloke eksplodigis ilin.

Whahid Majroh diris, ke tiu ĉi atako kaŭzis morton kaj vundiĝon en granda nombro, kaj la plejparto de mortintoj kaj vunditoj estas civiluloj.

La afgana talibano jam proklamis sin fabrikinta la atakon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin