La kamikaza atako en Kabulo estas forte kondamnita

(GMT+08:00) 2018-01-28 16:36:35     Redaktoro:Xiong

La 27an de januaro la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj publikigis komunikan deklaron. Ĝi per "plej fortaj vortoj" kondamnis la kamikazan bombatakon, kiu okazis tiutage en la centro de la afgana ĉefurbo Kabulo, kaj adresis la plej sincerajn simpation kaj konsolon al la familioj de la viktimoj kaj al la afgana registaro. Ankaŭ en tiu tago, iom pli frue, Guterres, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, per sia proparolanto faris deklaron, kondamnis la atakon.

En sia deklaro la Sekureca Konsilio de UN emfazas, ke nepras submeti al la leĝo la plenumantojn, organizantojn, financantojn kaj subtenantojn de tiaj terorismaj agoj. Kaj ĝi reasertis, ke ajnaforma terorismo estas unu el la plej gravaj minacoj kontraŭ la internaciaj paco kaj sekureco, kaj ĉiu lando devas fari sian plejeblon sufoki ĝin.

Ankaŭ Guterres per sia proparolanto forte kondamnis la atakon. La deklaro diras, ke sendistinge ataki civilulojn estas krimado grave atenci homajn rajtojn kaj la internacian humanisman leĝon, kaj la koncernatoj de tiu ĉi atako devas esti persekutitaj de justico.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin