UN sendos sian reprezentanton al la Siria Nacia Dialogo

(GMT+08:00) 2018-01-28 17:08:48     Redaktoro:Xiong

La 27an de januaro Stephane Dujarric, la proparolanto de Guterres, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, deklaris, ke Guterres decidis sendi reprezentanton partopreni en la Siria Nacia Dialogo prezidita de Rusio.

En tiu deklaro sendita el la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo Dujarric diris, ke Guterres plene aŭskultis la koncernan raporton pri la siria problemo de Staffan de Mistura, la speciala sendito de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kaj konsiderante, ke Rusio jam deklaris, ke la fruktoj de la Siria Nacia Dialogo estos kiel parto de la proceso de la Ĝeneva Pacintertrakto pri la siria problemo, ĉefe direktita de Unuiĝintaj Nacioj, Guterres decidis akcepti la inviton de Rusio kaj sendi Mistura partopreni en la Siria Nacia Dialogo, kiu okazos en Soĉio, Rusio, de la 29a ĝis la 31a de januaro.

La deklaro diras ankaŭ, ke Guterres kredas, ke tiu ĉi Siria Nacia Dialogo faros gravan kontribuon por la Ĝeneva Pacintertrakto ĉefe direktita de Unuiĝintaj Nacioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin