Novaĵoj (Januaro 29)

(GMT+08:00) 2018-01-29 17:10:32     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29a de januaro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Japanio konsentis okazigi trilandan pintkunvenon en frua dato; pintkunveno de la Afrika Unio fokusiĝas pri traktado de sekureco kaj korupto. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina kaj japana ministroj pri eksterlandaj aferoj konsentis okazigi novajn kunvenojn de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kiel eble plej baldaŭ kaj nutri konvenan medion por la triflanka pintkunveno.

La konsento estis atingita dum la renkontiĝo inter ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia japana kolego Taro Kono en Pekino dimanĉe.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Kono poste en la sama tago. Li diris, ke ĉina-japanaj rilatoj subtenis bonan tendencon de plibonigo. La ĉina flanko rimarkis lastatempajn pozitivajn komentojn de la japana flanko pri rilatoj kun Ĉinio, tamen la rilatoj ankoraŭ alfrontas necertecojn. Li instigis ambaŭ flankojn alte ŝati la bonan tendencon de plibonigo de la rilatoj, ĉar ĉina-japanaj rilatoj gravas ne nur al ambaŭ landoj, sed ankaŭ al la regiono kaj la mondo. Li petis la japanan flankon tiri lecionojn el historio kaj alfronti la estontecon, kaj krei bonan medion por vastigi kungajnan kunlaboron, rekomenci mekanismojn de rilataj dialogoj kaj plifortigi regionan kunlaboron.

Kono vizitis Ĉinion, kiam la du landoj festis la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco, kiu havas specialan kaj gravan signifon por duflankaj rilatoj.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang diris, ke la duflankaj rilatoj travivis eksterordinaran vojaĝon dum la lastaj 40 jaroj. Li vokis ambaŭ flankojn resti fidelaj al siaj originalaj aspiroj, lerni spertojn kaj akceli la senĉesan pliboniĝon de la rilatoj.

La du ministroj konsentis preni la oportunon por plifortigi interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj kaj en diversaj kampoj, inkluzive de kulturo, loka registaro, medio kaj junularo, kaj starigi reciprokprofitan kunlaboron.

Kono diris, ke Japanio volas preni la 40an datrevenon de la subskribo de la duflanka traktato kaj ankaŭ la reformo kaj malfermo de Ĉinio kiel bonan okazon por altigi duflankajn rilatojn al nova stadio, surbaze de reciproka profito kaj la konsento, ke la du flankoj estas kunlaboraj partneroj ol esti minacoj unu al la alia.

Ĉina delegacio, estrata de Leng Rong, direktoro de la Esplorcentro de Partiaj Dokumentoj sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vizitis Kazaĥion de la 25a ĝis la 28a de januaro. Ili renkontiĝis kun gvidantoj de politikaj partioj de la lando, kaj kunsidis kun pli ol 180 reprezentantoj el la registaro, politikaj partioj, pensfabrikoj, universitatoj kaj amaskomunikiloj por informi ilin pri la atingoj de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ. Ili eksplikis la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en Nova Epoko kaj lian paroladon en la altnivela dialogo de la KPĈ kun aliaj politikaj partioj el la tuta mondo.

La kazaĥa flanko laŭdis la gravan signifon kaj rimarkindajn atingojn de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj donis altan taksadon al la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en Nova Epoko.

Ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj de afrikaj landoj dimanĉe subskrekis traktadon de demandoj pri korupteco, paco kaj sekureco por plibonigi la afrikan estontecon.

Afrikaj gvidantoj faris la alvokon dum la malferma kunveno de sia dutaga kunveno kiel parto de la 30a Pintkunveno de la Afrika Unio en la ĉefstabejo de la tutafrika organizo en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo.

Moussa Faki Mahamat, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio, oficiale malfermis la Asembleon de Ŝtataj kaj Registaraj Estroj. Li diris, ke terorismo daŭre ruinigas la regionon Sahel kaj la Kornon de Afriko.

Mahamat, kiu atentigis pri la danĝera tendenco de elmigrado, urĝis afrikajn gvidantojn krei ŝancojn por fini kontraŭleĝan elmigradon. Li diris, "Ni devas krei perspektivojn por la junuloj, kiuj komencis aventurojn transiri dezertojn kaj oceanojn por serĉi nekapteblan paradizon en la alia flanko de Mediteraneo."

Laŭ Mahamat, la situacio en Sud-Sudano, kie la longtempa civila milito influas la sud-sudanan popolon, estas tre grava. Li avertis sud-sudanajn partiojn pri ebla sankcio pro malobservo de interkonsento. Li rimarkigis, ke pli ol 12 000 afrikaj elmigrintoj el Libio estis ĵus repatrujigitaj, kaj alvokis plifortigi klopodojn respondajn al la krizo en Libio.

Ankaŭ paco kaj sekureca situacio en Sud-Sudano, la regiono Sahel kaj la Korno de Afriko estas la ĉefaj celoj de Afriko por la jaro 2018 kune kun la batalo kontraŭ organizita krimo kaj la klopodo de la AU por silentigo de la pafiloj antaŭ 2020 .

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris dimanĉe en regula kunveno de la kabineto, ke kontraŭleĝaj enmigrintoj en Israelo estos transigitaj al triaj landoj.

Netanyahu diris, ke en Israelo povas resti nur veraj rifuĝintoj; Israelo ne havas devon permesi al kontraŭleĝaj enmigrintoj resti en la lando, kaj ili estos transigitaj al triaj landoj. Netanyahu renkontiĝis kun ruanda prezidento Paul Kagame lastsemajne en la intertempo de la Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo. Li diris al la lasta, ke laŭ internacia leĝo, Israelo akceptas nur rifuĝintojn sub ŝirmado de la israela registaro.

Vendrede en la tajlanda urbo Chiang Mai fermiĝis Turisma Forumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Tajlanda ministro pri turismo kaj sporto Weerasak Kowsurat diris tiutage, ke en la 25a de tiu ĉi monato la asocio okazigis kunvenon de ministroj pri turismo, kaj la ĉeestantoj venis en akordon pri altigo de la turisma konkurencivo de la asocio kiel tuteca turisma celloko.

Weerasak diris, ke la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj havas grandan potencialon en turisma disvolvado, kaj delonge la asocio klopodas por integri turismajn resursojn de la regiono kaj forĝi la asocion en sendependan turisman merkaton. La turismaj ministroj opiniis, ke klopodoj devas esti faritaj por integri turismajn resursojn de la membroŝtatoj, altigi la nivelon de interŝanĝoj kaj kunlaboro en turismo, akceli la infrastrukturan konstruon kaj ekspluati regionajn specialaĵojn.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke almenaŭ 8 homoj estis mortigitaj en konflikto inter la jemena registara armeo kaj la armitaj fortoj de la Suda Transira Konsilio, kiu eksplodis dimanĉe tagmeze en la havenurbo Adeno.

Lokanoj diris al raportistoj, ke la prezidenta gardistaro de la jemena armeo ekpafis al manifestaciantoj subtenantaj la Sudan Transiran Konsilion en la distrikto KhorMaksar, mortigante plurajn homojn kaj vundante 15 aliajn. Poste la armitaj fortoj de la Suda Transira Konsilio rapidis el proksima loko al la okazejo por protekti la manifestaciantojn kaj intense batalis kun la registara armeo.

Posttagmeze en tiu tago jemena ĉefministro Ahmed Obeid Bin Dagher vokis ĉiujn partiojn haltigi la konflikton kaj postulis, ke ĉiuj armitaj fortoj tuj ĉesigu la batalon kaj revenu al siaj originalaj pozicioj senkondiĉe.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin