Ĉinio kaj Japanio konsentis okazigi trilandan pintkunvenon en frua dato

(GMT+08:00) 2018-01-29 13:39:05     Redaktoro:Yu

Ĉina kaj japana ministroj pri eksterlandaj aferoj konsentis okazigi novajn kunvenojn de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kiel eble plej baldaŭ kaj nutri la konvenan medion por la triflanka pintkunveno.

La konsento estis atingita dum la renkontiĝo inter ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia japana kolego Taro Kono en Pekino dimanĉe.

Gazetara komunikaĵo diris, ke altnivelaj interŝanĝoj povas ludi gvidan rolon en plibonigo de duflankaj rilatoj.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Kono poste en la sama tago. Li diris, ke ĉina-japanaj rilatoj subtenis bonan tendencon de plibonigo. La ĉina flanko rimarkis lastatempajn pozitivajn komentojn de la japana flanko pri rilatoj kun Ĉinio, tamen, la rilatoj ankoraŭ alfrontas necertecojn. Li instigis ambaŭ flankojn alte ŝati la bonan tendencon de plibonigo de la rilatoj, ĉar ĉina-japanaj rilatoj gravas ne nur al ambaŭ landoj, sed ankaŭ al la regiono kaj la mondo. Li petis la japanan flankon tiri lecionojn el historio kaj alfronti la estontecon, kaj krei bonan medion por vastigi kungajnan kunlaboron, rekomenci mekanismojn de rilataj dialogoj kaj plifortigi regionan kunlaboron.

Kono vizitis Ĉinion, kiam la du landoj festis la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco, kiu havas specialan kaj gravan signifon por duflankaj rilatoj.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang diris, ke duflankaj rilatoj travivis eksterordinaran vojaĝon dum la lastaj 40 jaroj. Li vokis ambaŭ flankojn resti fidelaj al siaj originalaj aspiroj, lerni spertojn kaj akceli la senĉesan pliboniĝon de la rilatoj.

La du ministroj konsentis preni la oportunon por plifortigi interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj kaj en diversaj kampoj, inkluzive de kulturo, loka registaro, medio kaj junularo, kaj starigi reciprokprofitan kunlaboron.

Kono diris, ke Japanio volas preni la 40an datrevenon de la subskribo de la duflanka traktato kaj ankaŭ la reformo kaj malfermo de Ĉinio kiel bonan okazon por altigi duflankajn rilatojn al nova stadio, surbaze de reciproka profito kaj la konsento, ke la du flankoj estas kunlaboraj partneroj ol esti minacoj unu al la alia.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin