Pintkunveno de AU fokusiĝas pri traktado de sekureco kaj korupto

(GMT+08:00) 2018-01-29 13:49:28     Redaktoro:Yu

Ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj de afrikaj landoj dimanĉe subskrekis traktadon de demandoj pri korupteco, paco kaj sekureco por plibonigi la afrikan estontecon.

Afrikaj gvidantoj faris la alvokon dum la malferma kunveno de sia dutaga kunveno kiel parto de la 30a Pintkunveno de la Afrika Unio en la ĉefstabejo de la tutafrika organizo en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo.

Moussa Faki Mahamat, prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio, oficiale malfermis la Asembleon de Ŝtataj kaj Registaraj Estroj. Li diris, ke terorismo daŭre ruinigas la regionon Sahel kaj la Kornon de Afriko.

Mahamat, kiu atentigis pri la danĝera tendenco de elmigrado, urĝis afrikajn gvidantojn krei ŝancojn por fini kontraŭleĝan elmigradon. Li diris, "Ni devas krei perspektivojn por la junuloj, kiuj komencis aventurojn transiri dezertojn kaj oceanojn por serĉi nekapteblan paradizon en la alia flanko de Mediteraneo.

Laŭ Mahamat, la situacio en Sud-Sudano, kie la longtempa civila milito influas la sud-sudanan popolon, estas tre grava. Li avertis sud-sudanajn partiojn pri ebla sankcio pro malobservo de interkonsento. Li rimarkigis, ke pli ol 12 000 afrikaj elmigrintoj el Libio estis repatrujigitaj ĵus, kaj alvokis plifortigi klopodojn respondajn al la krizo en Libio.

Ankaŭ paco kaj sekureca situacio en Sud-Sudano, la regiono Sahel kaj la Korno de Afriko estas la ĉefaj celoj de Afriko por la jaro 2018 kune kun la batalo kontraŭ organizita krimo kaj la klopodo de la AU por silentigo de la pafiloj antaŭ 2020 .

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin