Pluraj homoj mortigitaj aŭ vunditaj en konflikto en Adeno

(GMT+08:00) 2018-01-29 14:28:10     Redaktoro:Yu

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke almenaŭ 8 homoj estis mortigitaj en konflikto inter la jemena registara armeo kaj la armitaj fortoj de la Suda Transira Konsilio, kiu eksplodis dimanĉe tagmeze en la havenurbo Adeno.

Lokanoj diris al raportistoj, ke la prezidenta gardistaro de la jemena armeo ekpafis al manifestaciantoj subtenantaj la Sudan Transiran Konsilion en la distrikto KhorMaksar, mortigante plurajn homojn kaj vundante 15 aliajn. Poste la armitaj fortoj de la Suda Transira Konsilio rapidis el proksima loko al la okazejo por protekti la manifestaciantojn kaj intense batalis kun la registara armeo.

Posttagmeze en tiu tago jemena ĉefministro Ahmed Obeid Bin Dagher vokis ĉiujn partiojn haltigi la konflikton kaj postulis, ke ĉiuj armitaj fortoj tuj ĉesigu la batalon kaj revenu al siaj originalaj pozicioj senkondiĉe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin