Netanyahu: Israelo elpelos kontraŭleĝajn enmigrintojn el sia teritorio

(GMT+08:00) 2018-01-29 14:30:49     Redaktoro:Yu

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris dimanĉe en regula kunveno de la kabineto, ke kontraŭleĝaj enmigrintoj en Israelo estos transigitaj al triaj landoj.

Netanyahu diris, ke en Israelo povas resti nur veraj rifuĝintoj; Israelo ne havas devon permesi al kontraŭleĝaj enmigrintoj resti en la lando, kaj ili estos transigitaj al triaj landoj.

Netanyahu renkontiĝis kun ruanda prezidento Paul Kagame lastsemajne en la intertempo de la Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo. Li diris al la lasta, ke laŭ internacia leĝo, Israelo akceptas nur rifuĝintojn sub ŝirmado de la israela registaro.

Donitaĵoj de la israela Ministerio de Internaj Aferoj montris, ke nun en Israelo estas proksimume 38 000 afrikaj enmigrintoj kaj azil-serĉantoj ; kiuj plejparte atingis Israelon en la periodo de 2006 ĝis 2012 kaj loĝas en suda parto de Tel-Avivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin