Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj klopodas altigi turisman konkurencivon

(GMT+08:00) 2018-01-29 14:45:56     Redaktoro:Yu

Vendrede en la tajlanda urbo Chiang Mai fermiĝis Turisma Forumo de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Tajlanda ministro pri turismo kaj sporto Weerasak Kowsurat diris tiutage, ke en la 25a de tiu ĉi monato la asocio okazigis kunvenon de ministroj pri turismo, kaj la ĉeestantoj venis en akordon pri altigo de la turisma konkurencivo de la asocio kiel tuteca turisma celloko.

Weerasak diris, ke la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj havas grandan potencialon en turisma disvolvado, kaj delonge la asocio klopodas por integri turismajn resursojn de la regiono kaj forĝi la asocion en sendependan turisman merkaton. La turismaj ministroj opiniis, ke klopodoj devas esti faritaj por integri turismajn resursojn de la membroŝtatoj, altigi la nivelon de interŝanĝoj kaj kunlaboro en turismo, akceli la infrastrukturan konstruon kaj ekspluati regionajn specialaĵojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin