Ĉinio forte kondamnas teroristan atakon en afgana ĉefurbo

(GMT+08:00) 2018-01-29 18:15:19     Redaktoro:Yu

Ĉinio forte kondamnis lastatempan sinmortigan bombatakon en la afgana ĉefurbo Kabulo. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj firme subtenos la senlacajn klopodojn de la registaro kaj popolo de Afganio por bato kontraŭ terorismo kaj konservado de nacia sekureco kaj popola sekureco.

Hua diris, ke la eksplodo okazis je nur 600 metroj for de la ĉina ambasadorejo en Kabulo, kaj feliĉe, neniu konstruaĵo kaj persono de la ambasadorejo estis influita. La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj refoje persvadis ĉinajn civitanojn en Afganio ne iri al multe vizitataj lokoj kaj akurate telefonvoki la policon kaj informi la ĉinan ambasadorejon en urĝa okazo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin