Kolombio rompis intertraktadon kun NLA post atako kontraŭ policejoj

(GMT+08:00) 2018-01-30 14:02:55     Redaktoro:Yu

Kolombia prezidento Juan Manuel Santos lunde rompis pacan intertraktadon kun la Nacia Liberiga Armeo (NLA), post kiam serio da atakoj kontraŭ policejoj en semajnfino mortigis sep oficirojn kaj vundis pli ol 40 aliajn.

Santos klarigis, pro la atakoj en Barranquilla, Soledad kaj Santa Rosa del Sur, li ordonis al la armeo batali kontraŭ la Nacia Liberiga Armeo, kvazaŭ ne okazis intertraktado. Li diris, ke la faktoj estas klaraj kaj la konduto de la Nacia Liberiga Armeo devigas lin bati terorismon per ĉiuj vojoj, kvazaŭ ne okazis paca intertraktado.

La Nacia Liberiga Armeo fariĝis la ununura kontraŭregistara armita forto en Kolombio, post kiam la Revolucia Armita Forto de Kolombio subskribis pacan interkonsenton kun la kolombia registaro kaj estis senarmigita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin