Israela ĉefministro akuzas Iranon pri rezervado de misiloj en Libano

(GMT+08:00) 2018-01-30 14:04:09     Redaktoro:Yu

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu iris al Moskvo lunde matene por renkontiĝi kun rusa prezidento Vladimir Putin kaj averti lin, ke Irano intencas "turni Libanon en gigantan misil-bazon."

Antaŭ sia foriro, Netanyahu diris, ke li intencas dediĉi sian kvin-horan viziton al interparolado kun Putin pri la agoj de Irano en la regiono. "Mi diskutos kun prezidento Putin pri senlacaj klopodoj de Irano por starigo de milita ekzisto en Sirio."

Li akcentis, ke Israelo forte oponas iranan piedtenon sur la grundo de ĝia norda najbaro, kaj rimarkigis, ke Israelo agas kontraŭ ĝi, sen ekspliko de la agoj.

La israela gvidanto ankaŭ akuzis Iranon, ke ĝi intencas turni Libanon en gigantan misil-bazon. Li diris, ke Irano rezervas en Libano precizajn misilojn kontraŭ Israelo, kaj Israelo ne povas toleri tion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin